Protivín | |||
germane Protiwin | |||
urbo | |||
![]() Placo de Masaryk en Protivín | |||
|
|||
Oficiala nomo: Protivín | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Písek | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Blanice | ||
Situo | Protivín | ||
- alteco | 383 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 11′ 58″ N 14° 13′ 02″ O / 49.19944 °N, 14.21722 °O (mapo) | ||
Areo | 61,37 km² (6 137 ha) | ||
Loĝantaro | 4 801 (2023) | ||
Denseco | 78,23 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Unua skribmencio | 1282 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 397 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549771 | ||
Katastraj teritorioj | 9 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.muprotivin.cz | |||
![]() | |||
Protivín estas urbo en Ĉeĥio kun 4 801 loĝantoj (2023). Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 12 km sude de la urbo Písek, surborde de la rivero Blanice, apud la ĉefŝoseo inter Prago kaj České Budějovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár, Skály, Tálín, Heřmaň, Písek, Temelín, Všemyslice, Dříteň, Vodňany, Číčenice kaj Pohorovice.
La urbo konatas precipe pro biero , produktata en la loka bierfarejo PLATAN (fondita en 1598), nomita laŭ la al la bierfarejo kondukanta platanaleo.
Naskiĝurbo de fama verkisto kaj figurartisto Jiří Kolář (1914-2002).
El tradiciaj kulturaj aranĝoj plej konatas historia urba festo, okazanta en septembro.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 362 |
1880 | 5 384 |
1890 | 5 135 |
1900 | 5 940 |
1910 | 6 273 |
1921 | 6 058 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 781 |
1950 | 4 850 |
1961 | 5 202 |
1970 | 4 868 |
1980 | 5 248 |
1991 | 4 859 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 952 |
2011 | 4 811 |
2014 | 4 934 |
2016 | 4 876 |
2017 | 4 879 |
2018 | 4 870 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 4 830 |
2020 | 4 808 |
2021 | 4 663 |
2022 | 4 687 |
2023 | 4 801 |
Vidindaĵoj
- kastelo (origine burgo) fondita en la 13-a jarcento de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a, rekonstruita renesance kaj baroke, kun ĉirkaŭa 7,6 ha granda angla parko kun 20 specoj de raraj arboj (nuntempe privata havaĵo de magistrato Prago 4)
- frubaroka preĝejo de Sankta Elizabeto la Portugala el 1662
- baroka du-ala subparoĥestrejo, en 2006-2010 komplete rekonstruita, sidejo de informa kaj kleriga centro kaj ekspoziciejo (zoologia muzeo kun originalaj skeletoj kaj remnuraĵoj de de ekzotikaj bestoj, kun la plej granda kolekto de rinoceraj skeletoj en la tuta mondo; ekspozicio pri Jiří Kolář, arkeologiaj trovaĵoj, portempaj ekspozicioj)
- urba muzeo sur la ĉefplaco (filio de Muzeo de la regiono Prácheň - kun ekspozicioj pri historio, etnografio kaj precipe unika specialigita ekspozicio "Ekzotika naturo" - insekto, submara vivo, montaro, savanoj, dezertoj, river-, mar- kaj lagobordoj, praarbaroj)
- unika krokodila bestoĝardeno (kun 18 specoj de krokodiloj, la plej granda tiuspeca kolekto en tuta Mezeŭropo)
- bierfarejo Platan - ebleco de fakaj ekskursoj pri produktado de biero
- bazlernejo, konstruita en 1902-1903 en stilo de t.n. ĉeĥa novrenesanco, ornamita de sgrafitoj de Mikoláš Aleš
- klasikisma grenejo el 1832 (situanta apud la bierfarejo)
Ĉirkaŭaĵo
- Klokočín - pitoreska renesanca fortikaĵo kun infangalerio
- Zelendárky - 12 km longa instrupado tra protektita naturo en ĉirkaŭaĵo de la urbo, taŭga ankaŭ por biciklado (aro de 10 fiŝlagoj, ĉevalejoj, bieno por cervoj kaj damaoj, interesa vilaĝa arkitekturo)
- valora romanika preĝejo en Myšenec
- urbo Písek
- naturparko Písecké hory
Literaturo
- CHMELÍK, Jan. Protivín ve víru staletí. Protivín : Město Protivín - Městské kulturní středisko Protivín, 2007. 36 p. : il., fot.
- KOLAFOVÁ, Antonie – JAROLÍMEK, Jiří. 700 let města Protivína. Protivín : Měst. nár. výbor, 1982. 93 p., fot.
- MĚSTO Protivín a okolní obce na pohlednicích. Písek : Prácheňské nakladatelství, 2003. 107 p. , fot., il. ISBN 80-86566-17-X
Eksteraj ligiloj
- kastelo
- preĝejo kaj subparoĥestrejo
- bierfarejo
- platana aleo
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.