Kuranta atleto kun krurprotezo.
Owen Wilson tuŝanta la muskolelektran brakprotezon de soldato de Usona Marinfanteria Korpuso.

Protezo estas artefarita peco kreita por anstataŭi naturan korpoparton,[1] kiu mankas pro denaska misformiĝo, hereda malsano, akcidento aŭ kiu ajn kialo, kun la celo redoni al la amputito la naturan funkcion de tiu korpoparto. La medicina fako, kiu okupiĝas pri la arto protezi nomiĝas ortopedio.

Etimologio

La vorto protezo venas de la greka πρόσθεσις (prosthesis), kiu signifas aldonaĵon.

Referencoj

  1. PIV.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.