Prostřední Suchá
pole Sucha Średnia, germane Mittel Suchau
urba parto
Prostřední Suchá
Oficiala nomo: Prostřední Suchá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 961 2011
Situo Prostřední Suchá
 - koordinatoj 49° 47′ 36″ N 18° 27′ 08″ O / 49.79333 °N, 18.45222 °O / 49.79333; 18.45222 (mapo)
Katastro 5,956 km² (595,6 ha) Prostřední Suchá
Loĝantaro 4 439 (2021)
Denseco 745,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1302
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 64
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prostřední Suchá
Portalo pri Ĉeĥio

Prostřední Suchá (pole Sucha Średnia, germane Mittel Suchau) estas devene memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun parto de urbo Havířov en distrikto Karviná (sur teritorio de iama Teŝinia princlando). Ĝi troviĝas norde de Havířov. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 961 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 4 439 loĝantoj.

Prostřední Suchá estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,956 km².

Historio

Jaro de la estiĝo de la municipo ne estas konata. Laŭ kroniko de Prostřední Suchá estas la unua mencio pri la municipo el "Historio de ĉefepiskopejo vroclava". Kiam Henriko la 1-a estis elektita en la jaro 1302 vroclava episkopo, li lasis skribi liston de dekonaĵoj sur teritorio de sia diocezo. En tiu ĉi dokumento unuafoje estas menciataj municipoj kun nomo Suchá. Eblas konjekti, ke tri najbaraj municipoj, te. Horní Suchá, Prostřední Suchá kaj Dolní Suchá, kreis foje unu tutaĵon.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869828
1880860
18901 001
19001 467
19103 052
19214 238
JaroLoĝantoj
19304 783
19504 748
19614 452
19704 957
19804 548
19915 185
JaroLoĝantoj
20015 442
20115 110
20214 439

Personecoj

  • Gustaw Ożana (* 1909 en Prostřední Suchá – † 1945 en malliberejo en Stein and der Donau), evangelia katekisto, viktimo de naziismo
  • Rudolf Jasiok (* 1919 en Dolní Suchá), komandanto de la unua roto de la ĉeĥoslovaka bataliono en Sovetunio. Li mortis en 1944 en batalo ĉe Dukla.
  • Miroslav Matušovič (* 1980 en Havířov), eksa ĉeĥa futbala reprezentanto (AC Sparta Praha, poste MFK Havířov)
  • Franz Pacher (* 1919 en Prostřední Suchá - 2018 en Salzburgo), aŭstria inĝeniero, pioniro de moderna profundigado de tuneloj kaj koridoroj kaj Nova austra metodo, dum kiu estas uzata geologia streĉo de ĉirkaŭa rokmasivo al memstara stabiligo de la tunelo.
  • Eva Vejmělková (* 1969 en Karviná), ĉeĥa kaj slovaka aktorino, poetino kaj psikoterapeŭtino
  • Simona Krainová (* 1973 en Havířov), ĉeĥa modelulino kaj aktorino.
  • Pavel Maslák (*1991 en Havířov), ĉeĥa atleto.

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.