Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prospero. |
Prospero | |
Natura satelito de Urano (XVIII) | |
natura satelito de Urano • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XVIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1999 U 3 |
Nomita laŭ | Prospero vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Matthew J. Holman Brett J. Gladman John J. Kavelaars Jean-Marc Petit Hans Scholl[1] |
Dato de malkovro | 18-a de julio 1999[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Havajo)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 16 243 000 km[2] |
Discentreco | 0,4431[2] |
Klinangulo | 151,966°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 1 977,29 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 50 km[2] ? |
Maso - Denso |
~ 2,1 × 1016 kg ? 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,2 |
Prospero estas neregula ekstera satelito de Urano.
Malkovro
Malkovris ĝin Matthew J. Holman kaj sia teamo la 18-an de julio 1999 per la Kanada-Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea, samtempe ke Setebo kaj Stefano; ĝi estis konfirmita per observoj en la observatorioj de la Monto Palomar kaj de Kitt Peak[3], inter aŭgusto kaj septembro 1999[4]. Tria urana luno trovita en 1999, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 3.
Nomo
En 2000 ĝi ricevis nomon[5] ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare : Prospero estas duko de Milano kaj sorĉisto, ĉefa rolulo en "La ventego".
Ecoj
La orbitaj parametroj de Prospero pensigas ke ĝi havus komunan devenon kun Sikorakso kaj Setebo, tamen iliaj koloroj[6] estas malsamaj: Setebo kaj Prospero estas grizaj, dum Sikorakso aperas ruĝa.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 5 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
- ↑ IAUC 7248: Prob. NEW Sats OF URANUS (angle)
- ↑ Uranus now swarming with distant moons (angle) kaj Uranus entouré d'un essaim de satellites (france) (Svarmas lunoj ĉirkaŭ Urano)
- ↑ IAUC 7479: COMET C/2000 O3 (SOHO); C/2000 P1, C/2000 P2; Sats OF URANUS; EDITORIAL NOTICE (angle)
- ↑ Photometry of Irregular Satellites of Uranus and Neptune (angle)
Eksteraj ligiloj
- pole Prospero, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle Prospero (angla versio)
- angle Prospero, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2007-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- france Setebo, Stefano kaj Prospero, el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj satelitoj de Urano
- germane Prospero kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")
|
|