foliaro kaj floroj de Prosopis chilensis | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La prozopo aŭ prozopido[1] (latine Prosopis) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 45 specioj.
Etimologio
La scienca nomo de tiu genro elvenas el latino prosopis, prosopidis, aŭ el la greka προσωπίς, προσωπίδος, kio estas la nomo de la planto en tiuj antikvaj lingvoj.
La normala esperantigo, laŭ la genitiva formo, do estas "prozopido", laŭ la multaj modeloj en PIV (Crepis > krepido[2], Nephrolepis > nefrolepido[3], ktp). Cetere, oni ankaŭ trovas tiun genitivan etimologian radikon ĉe aliaj botanikaj genroj, kiel ekzemple Prosopidastrum (prozopidastro) el fabacoj.
Elektitaj specioj
- Prosopis alba [4]
- Prosopis chilensis
- Prosopis glandulosa [5]
- Prosopis juliflora [6]
- Prosopis kuntzei [7]
- Prosopis nigra [8]
- Prosopis pallida - Pala prozopo
- Prosopis ruscifolia [9]
- Prosopis tamarugo
- Prosopis velutina - Velura prozopo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- hispane Taksonomio de Prosopis en Meksiko, Peruo kaj Ĉilio
- hispane Prosopis tamarugo
- hispane Argentinaj prozopoj Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.