Propra nomo[1] (latine nomen proprium) estas nomo apartenanta ekskluzive al iu aŭ io, ekz. geografiaj nomoj (Londono, Budapeŝto, Azoroj), ĉielobjektoj (Luno), registritaj firmanomoj, markonomoj (Microsoft, Nike), historiaj personoj Aleksandro la Granda ktp. Ili oponiĝas al ĝeneralaj komunaj nomoj el kiuj ili distingiĝas kiel partikulareco, tiele por Londono urbo, por Luno satelito ktp. Por marki tiun diferencon ili skribiĝas majuskle (kompreneble ĉe la unua litero), dum la komunaj nomoj minuskle.
![]() |
|
Referencoj
- ↑ difino de "propra nomoZ en la artikolo nomo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.