Proponaĵo 12 (angle Proposition 12Prop 12) estas leĝo de la usona ŝtato Kalifornio pri bestoprotektado, aprobita kiel balota proponaĵo en la ĝenerala balotado de la 6-a de novembro, 2018. Ĝia oficiala titolo estas Leĝo de Prevento de Kruelo al Bienbestoj.[1] Ĝi estis aprobita kun 63% jesaj voĉoj kontraŭ 37% neaj.[2], kaj konfirmita de la Supera Kortumo de Usono en 2023 en disputo pri la interpreto de la Komerca Propozicio de la usona konstitucio.

La leĝo starigas novajn minimumajn postulojn pri vivospaco por ovoproduktaj kokinoj, naskaj porkinoj, kaj bovidoj mortigotaj por bovidaĵo, kaj malpermesas kaĝojn por ovoproduktaj kokinoj. Ĝi malpermesas vendon en Kalifornio de ovoj kaj de nekuirita porkaĵo aŭ bovidaĵo produktita en bredejoj nekonformaj al la postuloj.[3]

Enhavo

Proponaĵo 12 plifortigis la postulojn de Proponaĵo 2, aprobita en 2008, kiu malpermesis kaĝarajn sistemojn kaj gravedecajn kaĝojn por bestoj bredataj en Kalifornio, kaj postulis ke porkoj, kokinoj, kaj bovidoj povu etendi siajn flugilojn aŭ krurojn kaj turni sin. La kalifornia parlamento en 2010 aprobis AB 1437, laŭ kiu ĉiuj ovoj vendataj kunŝele en la ŝtato devas konformi al la samaj postuloj, inklude la eksterŝtate produktitajn. Proponaĵo 12 forigis esceptojn al tiuj leĝoj, farante la samajn postulojn pri ĉiuj ovoj vendataj en Kalifornio, sendepende la stato en kiu ili vendiĝas (ĉu kun ŝelo aŭ likvaj) kaj de la produktinta ŝtato.[4] Tamen ne ĉiu porkaĵo devas konformi al la postuloj, sed nur tutaj nekuiritaj porkaĵaj tranĉaĵoj, kaj ne aliaj produktoj, ekzemple muelita porkaĵo. Entute ĉirkaŭ 42% el la kalifornia porkaĵa merkato ne estas respondeca antaŭ Propozicio 12. [5]

Kampanjo

Pora kampanjo

Porbestaj organizoj plejparte kampanjis por Proponaĵo 12 por plimildigi la kruelecon de enfermo de bestoj en kaĝetoj, kaj por garantii senkaĝecon por ovoproduktaj kokinoj.[6] Ĝi estis apogata de la Centro por Nutraĵa Sendanĝereco ĉar enkaĝigo de bienbestoj disvastigas nutraĵoportatajn patogenojn kiel salmonelojn.[7]

Jenaj organizoj deklaris apogon por Proponaĵo 12:

  • Humana Societo de Usono[8]
  • Usona Societo por la Prevento de Kruelo al Bestoj[9]
  • Kompato por Bestoj[10]
  • La Humana Ligo[11]
  • Kompatemo en Tutmonda Bredado[12]
  • Besta Jura Defenda Fonduso[13]
  • Besta Egaleco[14]
  • Besta Protekta kaj Sava Ligo[15]
  • Kompato Super Mortigo
  • Defende al Bestoj
  • Sanfransciska SPKB
  • Humana Societo de San Diego
  • Humana Societo de Marin
  • Centro por Nutraĵa Sendanĝereco
  • Asocio de Ekologiaj Konsumantoj
  • Centro por Biologia Diverseco
  • Klubo de la Sierra Kalifornio
  • Unuiĝintaj Bienaj Laboristoj
  • Besta Rifuĝejo
  • Monda Protekto de Bestoj
  • Bestobonfarta Instituto
  • Kalifornia Bestobonfarta Asocio

Jenaj ĵurnaloj deklaris apogon:

  • Los Angeles Times
  • The Mercury News (San Jose)
  • The Monterey Herald
  • San Francisco Bay Guardian
  • East Bay Express
  • East Bay Times
  • Marin Independent Journal
  • San Diego Free Press
  • Santa Cruz Sentinel

Kontraŭa kampanjo

La Usona Bovidaĵa Asocio argumentis ke Proponaĵo 12 kreos nenecesajn regulojn kaj ke la bovidaĵa industrio jam estas eksigonta kaĝojn.[16] Ken Klippen de la Nacia Asocio de Ovaj Bredistoj asertis ke la leĝo malebligos konsumelekton kaj ke ĝi celas ŝovi konsumantojn al vegana dieto.[17]

Kelkaj porbestaj organizoj, plej grave PETA, kontraŭis la leĝon, opiniante ke ĝi per sensignifaj reformetoj ŝajnigas kruelajn produktojn akceptindaj.[18]

Jenaj organizoj deklaris malapogon kontraŭ Proponaĵo 12:

  • Asocio de Kaliforniaj Ovaj Bredistoj[19]
  • Nacia Asocio de Ovaj Bredistoj[20]
  • Usona Bovidaĵa Asocio[21]
  • Kalifornia Asocio de Porkaĵaj Produktantoj[22]
  • Homoj por la Etika Traktado de Bestoj (PETA)[18]
  • Nacia Konsilio de Porkaĵaj Produktantoj[19]
  • Kalifornia Federacio de Agrikulturaj Burooj[23]
  • Protektu la Rikolton
  • Asocio por Humana Bredado
  • Amikoj de Bestoj
  • Montri al Bestoj Respekton kaj Bonkorecon
  • Agado por Bestoj

Jenaj ĵurnaloj deklaris malapogon:

  • The Bakersfield Californian
  • Los Angeles Daily News/The San Bernardino Sun
  • San Francisco Chronicle
  • The Fresno Bee/The Sacramento Bee
  • Orange County Register
  • The Press Democrat (Santa Rosa)
  • The San Diego Union-Tribune
  • The Tribune (San Luis Obispo)

Balotado

La rezulto de la balotado estis klara venko de la proponaĵo, kun 62.65% jesaj kontraŭ 37.35% neaj el 11 997 362 voĉoj.[2]

Juraj sekvoj

La ova industrio plejparte obeis Proponaĵon 12.[7] La porkaĵa industrio, male, plurfoje procesis malsukcese kontraŭ la efektiviĝo de la leĝo.[24] En junio de 2021, la Supera Kortumo de Usono malakceptis konsideri proceson iniciatitan de la Nordamerika Vianda Instituto kontraŭ Proponaĵo 12.[25] La Vianda Instituto argumentis ke ĝi malrespektas la Komercan Propozicion de la usona konstitucio, laŭ kiu interŝtatan komercon regas la federacia registaro, sed tiu argumento estis malakceptita ĉar la leĝo ne aparte celas eksterŝtatajn produktantojn, sed starigas la saman normon por enŝtataj kaj eksterŝtataj.[4] La leĝo validiĝis la 1-an de januaro, 2022.[26]

La 25-an de januaro, 2022, juĝisto ordonis 180-tagan paŭzon en la apliko de la malpermeso de porkaĵo de gravedecaj kaĝoj dum la finaj reguloj estis decidataj de la Kalifornia Departemento pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, por ke produktantoj havu pli da tempo por obei.[27] Ankaŭ la Departemento bezonis pli da tempo por obei proceson iniciatitan de porbestaj aktivuloj por plistriktigi la regulojn.[28]

Proceso en la Supera Kortumo

La Usona Federacio de Agrikulturaj Burooj kaj la Nacia Konsilio de Porkaĵaj Produktantoj denove petis ke la Supera Kortumo de Usono malvalidigu la leĝon en proceso simila al la jam malakceptitaj.[7] La akuzato estis la Kalifornia Departemento de Nutraĵo kaj Agrikulturo, estrata de Karen Ross. La akuzantoj pretendis ke Proponaĵo 12 malrespektas la konstitucian principon ke usona ŝtato ne rajtas diskrimini kontraŭ interŝtata komerco (la Latentan Komercan Propozicion).[29]

La Usona Distrikta Kortumo por la Suda Distrikto de Kalifornio malakceptis la proceson. Ĝia juĝisto Thomas Whelan asertis ke Proponaĵo 12 ne celas krei plenan regularon por la porkaĵa industrio en aliaj ŝtatoj.[30] La juĝo estis konfirmita per decido de 3 kontraŭ 0 en la Usona Kortumo de Apelacioj por la Naŭa Rondirejo.[29]

La Nacia Konsilio de Porkaj Produktantoj petis revizion de la Supera Kortumo.[31] Ĝi akceptis konsideri la proceson la 28-an de marto, 2022, kaj aŭdis parolajn argumentojn la 11-an de oktobro. La administracio de Joe Biden apogis la porkobredan industrion per peto malvalidigi la kalifornian leĝon.[32]

La Supera Kortumo anoncis sian juĝon la 11-an de majo, 2023. Kun 5 voĉoj kontraŭ 4, ĝi konfirmis la juĝon de la malsuperaj kortumoj, malakceptante la proceson kaj juĝante Proponaĵon 12 laŭkonstitucia.[32] La plimultan opinion verkis Neil Gorsuch, kaj el la aliaj juĝistoj aliĝis al ĝi Thomas, Sotomayor, Kagan, kaj Barrett.[29] Gorsuch akceptis ke ŝtatoj havas intereson protekti publikan sanon kaj bonfarton, ke tio povas inkludi konduton okazantan eksterŝtate, kaj ke la postuloj de Proponaĵo 12 situas for de la specifaj kondutoj kiujn laŭ la Konstitucio ŝtataj leĝoj ne rajtas superregi.[29] Li komentis la juĝon en Pike v. Bruce Church, Inc., konsentante kun ĝia limigo de ŝtata rajto malhelpi interŝtatan komercon, sed asertante ke ĝia kriterio, t.e. malpermesi "evidente troajn" efikojn al interŝtata komerco, estas tro malklara. La kortumo ne havis majoritatan opinion pri la peso de eksterekonomiaj profitoj kiel besta bonfarto kontraŭ ekonomiaj kostoj.[33] La decido estis rimarkinda ankaŭ ĉar la Supera Kortuma malofte malpliigas la povon de la justico malvalidigi ŝtatajn leĝojn, kiel ĉi-okaze.[4]

Referencoj

  1. vig.cdn.sos.ca.gov/2018/general/pdf/topl.pdf#prop12. Alirita 2018-11-06.
  2. 1 2 Propositions & Ballot Measures: 2018 California Midterm Election Results.
  3. Proposition 12 | Official Voter Information Guide | California Secretary of State. Alirita 2018-11-06.
  4. 1 2 3 . The fight over cage-free eggs and bacon in California, explained (angle) (2021-08-10). Alirita 2021-12-14.
  5. . The Supreme Court’s ruling on Prop 12 is a win against factory farming. But the pigs’ lives will still suck. (angle) (2023-05-12). Alirita 2023-05-14.
  6. Yes on Prop 12: Prevent Cruelty California, "Campaign Overview." https://preventcrueltyca.com/campaign-overview Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita 2019-01-04
  7. 1 2 3 . California's Strict New Law Preventing Cruelty to Farm Animals Triggers Protests From Big U.S. Meat Producers (en-US) (2022-03-01). Alirita 2022-03-01.
  8. California's Proposition 12 Could Be the Latest Measure to Restrict Factory Farming - Pacific Standard. Alirita 2018-11-06.
  9. Prop 12: California voters will have a say on farm animal confinement (2-a de novembro, 2018). Alirita 2018-11-06.
  10. Yes on Prop 12! Early Voting Begins for CA Law to End Extreme Farmed Animal Confinement (October 2018). Alirita 2018-11-06.
  11. The Humane League. Arkivita el la originalo je 2018-11-06. Alirita 2018-11-06.
  12. A Decade Later, Another 'Cage-Free' Measure is on the California Ballot (25-a de oktobro, 2018). Alirita 2018-11-06.
  13. Proposition 12: Farm Animal Confinement | The Rose Institute of State and Local Government. Alirita 2018-11-06.
  14. Countdown to Critical Vote in California | Animal Equality | International Animal Protection Organization (5-a de oktobro, 2018). Alirita 2018-11-06.
  15. Bryan Pease. Alirita 2018-11-06.
  16. American Veal Association Statement on California Proposition 12.
  17. FOX News Shows Debate on California Ballot Initiative for Cage-Free Chickens - National Association of Egg Farmers. Arkivita el la originalo je 2022-03-28. Alirita 2023-05-21.
  18. 1 2 Why We Oppose California’s Farmed-Animal Initiative and You Should, Too (21-a de novembro 2017). Alirita 2023-05-21.
  19. 1 2 NPR Choice page. Alirita 2018-11-06.
  20. With Proposition 12, California Voters Face Choices On Farm Animal Confinement. Alirita 2018-11-06.
  21. American Veal Association Statement on California Proposition 12 — American Veal Association. Alirita 2018-11-06.
  22. tracy_press/news/dialysis-daylight-saving-ambulance-farm-animal-confinement-propositions-detailed/article_b13b5f24-dd6d-11e8-9c1e-c3fa457e5630. Alirita 2018-11-06.
  23. goldrushcam.com/sierrasuntimes/index.php/news/local-news/15886-california-farm-bureau-federation-announces-positions-on-november-2018-ballot-measures-yes-on-proposition-6-fuel-tax-repeal. Alirita 2018-11-06.
  24. Will new bacon law begin? California grocers seek delay (angle) (2021-12-13). Alirita 2021-12-14.
  25. CALIFORNIA LAW BANNING CAGES HOLDS STRONG (21 Jul 2021). Alirita 2022-02-23.
  26. Proposition 12 takes effect in California (angle). Alirita 2022-01-12.
  27. California judge rules Prop 12 enforcement should be temporarily halted on whole pork sales (angle) (2022-01-25). Alirita 2022-02-09.
  28. . More litigation goes ahead of California's feared bacon crisis (en-US) (2021-12-08). Alirita 2022-03-01.
  29. 1 2 3 4 . Court upholds California animal-welfare law. SCOTUS Blog (11-a de majo, 2023). Alirita 13-a de majo, 2023.
  30. . Judge dismisses suit challenging California's Prop 12. Agri-Pulse (29-a de aprilo, 2020). Alirita 13-a de majo, 2023.
  31. . Justices add three new cases, including challenge to animal-welfare law and Warhol copyright dispute (March 28, 2022). Alirita May 4, 2022.
  32. 1 2 "Supreme Court rejects challenge to California pork law mandating more space for pigs", www.cbsnews.com.
  33. . The Supreme Court rediscovers humility — in a case about pigs (angle) (2023-05-11). Alirita 2023-05-15.

Eksteraj ligiloj

  • Teksto de Proponaĵo 12
  • Artikolo pri Proponaĵo 12 ĉe Ballotpedia
  • Artikolo pri usonaj balotaj iniciatoj pri bestoprotektado ĉe Ballotpedia
  • Teksto de la decido en National Pork Producers Council v. Ross
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.