Promontoro aŭ promontaro estas alta teramaso, kiu superstaras alian teran aŭ akvan spacon. Multaj promontoroj konsistas el roka eĝo, kiu rezistis al erozio, kiu forigis ĝiajn pli molajn flankojn. Ĝi povas esti ankaŭ alta teramaso situanta je la kunfluejo de du riveroj. Laŭlonge de la historio, la promontoroj, pro siaj naturaj defendaj pozicioj, estis ofte uzataj kiel lokoj por la konstruado de fuortoj aŭ de kasteloj.
panoramo super la ebenaĵo de Trakio kaj la urbo Sliven (Bulgario) de promontoro de Balkana montaro la promontaro Kabo Safrano en Sicilio vidata el Solunto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.