![](../I/Une_canne_de_marchand_Ch%C3%A2lus.jpg.webp)
Ligna promenbastono
![](../I/The_Photographer.jpg.webp)
Homo, kiu uzas promenbastonon
Promenbastono estas bastono, kiu helpas al homoj kun handikapoj paŝi kaj iradi; ekzemple tiuj, kiuj ne komplete resaniĝis fizika vundo aŭ maljunuloj, aŭ por helpi iri en lokoj malfacile preterpaseblaj. En certaj periodoj kaj lokoj, tia bastono ankaŭ estis uzata kiel moda akcesoraĵo por multaj homoj.
La promenbastono estas verŝajne la plej malnova helpteknologia akcesoraĵo en la mondo kaj daŭre estas vaste uzata. Plejparte, la kapo de la promenbastono estas rondigita tiel, ke ĝi faciligas teni ĝin, aŭ ĝi inkluzivas tenilon aŭ anson. Promenbastono sur kiu estas muntita sistemo de pluraj teniloj nomiĝas lambastono.
Vidu ankaŭ
- Sporta promenbastono
- Stokengel
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.