La prolativo estas adverba kazo, ekzemple, en la finno-ugraj lingvoj, kiu esprimas vojon, laŭ kiu io povas moviĝi aŭ esti sendata. Krome ĝi esprimas antaŭ ĉio en la Finna ankaŭ la manieron de transporto[1].
Uralaj lingvoj
Enca
En la enca lingvo la prolativo havas diversajn finaĵojn depende de la dialekto, nome -'one aŭ -on. Jen ekzemple - unue postpozicio sen aldono kaj poste kun antaŭa substantivo, se tio troveblis en la listo. Alie nur la ekzemplo kun substantivo aperas.[2]
- iro'one, ilo'one, iroon "laŭlonge sub" (germane unten entlang); pe' iroon "laŭlonge sub la arbo" (germane unter dem Baum entlang)
- kio'one, kod'e'one, keon "laŭflanke" (germane die Seite entlang, nahebei); moga' keon "laŭlonge ĉe arbaro" (germane am Wald entlang)
- moga' ḿion "tra arbaro" (germane durch den Wald), mōga meon "tra arbaro, laŭ arbaro" (germane durch den Wald, den Wald entlang)
Finna
En la finna la prolativo havas la sufikson -tse. La finaĵo estas uzata kaj en la pluralo kaj en la singularo . Ekzemple postitse = "per poŝto". La singularaj formoj estas malofte uzataj.[3][1]
Eskim-aleutaj lingvoj
La Vialis estas la ekvivalento de la prolativo en eskim-aleutaj lingvoj.
Vialis
En la gronlanda ĝi havas en la singularo la finaĵon -kkut, kaj en la pluralo la finaĵon -tigut. Ekzemplo de tio estas umiarsuakkut "per ŝipo".[4]
Izolitaj lingvoj
Eŭska
Ankaŭ la eŭska uzas la prolativon. Ĝi esprimas la ideon de "konsideri", "rigardi kiel" aŭ "supozi". Ĝi estas formata per la aldono de la sufikso -tzat al la absolutivo.[5]
Referencoj
- 1 2 Pliaj ekzemploj troveblas en la libro "Finnische Grammatik" de Martin Putz, sur la paĝo 92.
- ↑ Laŭ "Jenissej-Samojedisches (Enzisches) Wörterverzeichnis", de Michael Katzschmann kaj János Pusztay, paĝoj 17, 58-59, 94-95 kaj 118.
- ↑ Germanlingva paĝo pri adverbaj kazoj en la finna lingvo
- ↑ Richard H. Kölbl: Kauderwelsch, Band 204, Grönländisch Wort für Wort, ISBN 3-89416-373-9, p. 37
- ↑ Vgl.: Christiane Bendel: Baskische Grammatik. Buske, Hamburg 2006, ISBN 3-87548-419-3, p. 69.
|