Project MKUltra estis la kodnomo de kontraŭleĝa usona programo kiu faris homo-eksperimentadon, administrata de la Central Intelligence Agency. La celo de la eksperimentoj estis eltrovi kaj produkti drogojn kaj procedojn por uzo en pridemando kaj torturo, por malfortigi la suspektaton kaj devigi konfeson per cerbolavado.
Projekto MKUltra uzis diversajn manierojn por manipuli la mensstaton kaj la funkciadon de la cerbo. Kelkaj manieroj por fari ĉi tion estis kaŝe doni drogojn (aparte, LSD) kaj aliajn ĥemiaĵojn, hipnotiko, senigo de la sensoj, izolado, kaj torturo.
La projekto komenciĝis en 1953 kaj ĉesis en 1973.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.