Profesia deformo estas psiĥologia fenomeno, kiam homo sub influo de sia profesio subkonscie aplikas la konceptojn, metodojn, vidpunktojn aŭ ĝenerale pensmanieron de tiu profesio ankaŭ en kampoj tute ne rilataj al ĝi, ĉefe en la ĉiutaga vivo. Tia konduto estas rezulto de forta identiĝo kun sia profesio, kiu tre ofte ekestas kiam oni dum multaj jaroj daŭre okupas pri la sama profesio. Plej ofte ĝiaj simptomoj estas simple amuzaj, sed foje ĝi povas serioze malhelpi al la vivo de la suferanto aŭ de ties proksimuloj.
Ekzemploj
En kazo de instruistoj, profesia deformo estas ĝenerale konsiderata kiel speciale grava minaco, ĉar ili ofte transprenas sian profesian rolon, kunigitan kun la tipa konduto dependa de la aĝo de iliaj lernantoj, en siajn proprajn vivojn. Tial, la ceteraj homoj povas poste tre facile rekoni instruiston en homo, kiu havas tendencojn riproĉi, konsili, regi kaj puni. Same la deformo tamen montriĝas ankaŭ per pozitivaj trajtoj - instruistoj plej ofte estas ankaŭ en ĉiutaga vivo sociemaj, scivolemaj, organizkapablaj, interesiĝantaj pri aliuloj, ordemaj ktp.
Ĉe aliaj profesioj ekzistas ankaŭ tre diversaj manieroj, kiel profesia deformo povas montriĝi. Matematikistoj, ekzemple, ofte ne povas reteni de la preciza matematika parolmaniero, eĉ se ili parolas kun amikoj aŭ aliaj kunuloj, kaj tial ofte ili emas paroli aŭ skribi tro precize (kaj pro tio ĝenerale tro longe) kaj uzi dum la parolado komplikajn gramatikajn konstruojn kaj nekutimajn, tamen plej precizajn por tiu kazo esprimojn.
Simile, iu bibliotekisto povas spekti ĉe si profesian deformon pro tio, ke li jam tiom estas ligita kun la terminoj tipaj en lia fako, ke vizitante vendejojn aŭ ŝtatajn oficojn li aŭtomate pensas pri "pruntohoraro" anstataŭ "vendhoraro" aŭ "malfermhoraro", aŭ liston de aĉetendaj varoj li povas nomi "dezirataĵoj", laŭ la listo de pruntitaj libroj rezervitaj de alia leganto.