En matematiko, probablodensa funkcio (pdf) servas por prezenti probablodistribuon esprimitajn pere de integraloj. Probablodensa funkcio estas ĉie nenegativa kaj ĝia integralo de −∞ al +∞ estas egala al 1. Se probablodistribuo havas denson f(x), tiam la infinitezima intervalo [x, x + dx] havas probablon f(x) dx.
Formale, probablodistribuo havas denson f(x) se f(x) estas nenegativa lebego-integralebla funkcio R → R tia ke la probablo de intervalo [a, b] estas donita per
por ĉiuj du nombroj a kaj b. La tuteca integralo de f devas esti 1. Male, por ĉiu nenegativa Lebego-integralebla funkcio kun tuteca integralo 1 ekzistas hazarda variablo, kies denso ĝi estas.
Vidu ankaŭ
- Verŝajneca funkcio
- Probabla masa funkcio
- Eksponenta funkcia familio
- Denseca proksimumo
- Kondiĉa probabla denseca funkcio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.