Edmond Privat | |
---|---|
Edmond Privat en la 1950aj jaroj | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo |
Morto | 28-an de aŭgusto 1962 (73-jaraĝa) en Rolle |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Nacieco | franclingva sviso |
Ŝtataneco | Svislando • Francio |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Yvonne Bouvier |
Okupo | |
Okupo | pacaktivisto • ĵurnalisto • poeto • verkisto • esperantisto • historiisto • universitata instruisto • dramaturgo • esperantologo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | listo de liaj verkoj |
Esperantisto numero | 8078 |
Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot.
Ekde 1932 Privat, amiko de Gandhi, estis prezidanto de la Eŭropa Komitato por la sendependeco de (Brita) Hindio. Li konsekvence daŭrigis sian agadon kontraŭ koloniismo kaj por justa rekono de Azio[1].
Esperanto-agado
Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li per triaklasa vagonaro pilgrimis kaj kie li parolis kun matura elokventeco.
En jaro 1906 li kun sia amiko Hector Hodler kunorganizis la duan Universalan Kongreson en urbo Ĝenevo, kaj gastigis L. L. Zamenhof.
Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.
En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.
Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de Universala Esperanto-Asocio ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster Universala Esperanto-Asocio.
Krome li de 1921 ĝis 1928 estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.
Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto (duvoluma) kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.
Li verkis filologian studon Esprimo de Sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' Silento. Aldone li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de la populara legolibro Karlo kaj de la Kursa lernolibro.
Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan pro sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. Ankaŭ en tiu religia societo Edmond Privat estis fame konata. Estis kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis prelegon de Gandhi en Laŭzano en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasigis plurajn monatojn en Hindio.
Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro Aux Indes avec Gandhi (En Indio, kun Gandhi). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.
Dum la jaroj 1923 ĝis 1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe la tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al la Internacia Labor-Oficejo kaj al la Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.
Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto La sentinelo, ne aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda, la organizo por maldekstruloj.
Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis la enkonduko en 1946 de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Mallongonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia). Tiujn elsendojn li mem realigis ĝis sia morto en 1962, post kiam la laboron daŭrigis Claude Gacond dum 30 jaroj, ĝis la ĉeso de la esperantaj elsendoj de SRI en 1992.
Aliaj agadoj
En la jaro 1932 li skribis franclingve en La sentinelo pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne estas eble kontraŭbatili perforton per perforto. Tiu opinio venas el lia forta sinteno al la ideoj kaj ag-metodoj de Gandhi. Pri ĵurnalismo indas noti ankaŭ, ke Edmond Privat ofte skribis artikolojn en la ĵurnalo L'Essor, kaj estis ties redaktoro dum la periodo 1944-1949.
Edmond Privat estis profesoro en la Universitato de Neuchâtel.
Verkoj
- Karlo (legolibro, 1909)
- Ĉe l' Koro de Europo (broŝuro, 1909)
- Vivanta Lingvo de Vivanta Popolo (1910)
- Pri Esperanta Literaturo (1912)
- Tra l' Silento (originalaj poemoj, 1912)
- Ginevra (originala versa dramo-legendo, 1913)
- Kursa lernolibro laŭ praktika parola metodo (1913)
- Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
- Vivo de Zamenhof (1920)
- Vision d'une Jeune Femme (1948). Esperanta traduko (de Jean-Pierre Danvy) aperis en 2014 sub la titolo Vizio de Juna Virino
- Esprimo de Sentoj en Esperanto (1931) filologia studo; reeldono: Internacia Esperanto-Instituto, Den Haag, 1957 (vidu foton!)
- Interpopola Konduto (filozofio, 1934) psikologia studo de internaciaj problemoj.
- Federala Sperto (1958)
- Junaĝa verkaro (1960) (kiu entenas la poemaron Tra l' silento)
- Aventuroj de Pioniro (1963) amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj
- Aux Indes avec Gandhi (1948)
- Vivo de Gandhi (1967)
- Du Paroladoj
Recenzo pri Ĉe l' Koro de Eŭropo
|
Persone
En 1926 li edziĝis al Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.
Trovu « Edmond Privat » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Vidu ankaŭ
Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj
Bildaro
- Subskribo kaj skribo de Edmond Privat en notlibro de Maria Posenaer, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno en aŭgusto 1911.
- Edmond Privat en 1906.
- Karikatura bildkarto el ĉirkaŭ 1913
- ICK-prezidanto Edmond Privat, 1925.
- Kovrilpaĝo de Esprimo de Sentoj en Esperanto
- Aventuroj de Pioniro, 1963
Referenco
- ↑ (eo) Ulrich Lins, Cent jaroj da esperoj pri nova mondo, Libera Folio, la 20-an de februaro 2021.
Eksteraj ligiloj
- Edmond Privat – lia skribmaniero. Analizo de lia karaktero el lia skribmaniero (esperante kaj itale).
- Fonds Edmond Privat Arkivigite je 2014-02-20 per la retarkivo Wayback Machine - arkivoj de kaj pri Edmond Privat en la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds
- Privat kaj Lanti Arkivigite je 2011-09-18 per la retarkivo Wayback Machine - artikolo de Georges Lagrange en La Ondo de Esperanto
- Verkoj de kaj pri Edmond Privat en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Originala registrado de parolado de Edmond Privat okaze de SES-kunveno en marto 1954 el la sonarkivo de CDELI (mp3-datumo)
- Enciklopedio de Esperanto/P en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
Rete legeblaj verkoj
- Karlo
- Esprimo de Sentoj en Esperanto Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Vivo de Zamenhof, projekto Gutenberg
- Federala Sperto
- Interpopola konduto, deŝutebla el la biblioteko de la Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a".
Recenzoj
- Nikolao Gudskov (2014). “Edifoj de afekta junulino”, La Ondo de Esperanto (eo) (12 (242)). Recenzo pri la libro Vizio de juna virino.
- Walter Żelazny (2007). “Ĉu ĉiam nur reeldoni?”, La Ondo de Esperanto (eo) (12 (158)). Recenzo sur la libro Vivo de Zamenhof.
- Pavel Moĵajev (2007). “Verko ne revelacia, sed ja pensiga”, La Ondo de Esperanto (eo) (8—9 (154—155)). Recenzo sur la libro Interpopola konduto.
- Stanislavo Belov (2023-02-12) “Interpopola konduto” de Edmond Privat — leginda arkaikaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2023-02-12. Alirita 2023-02-12.
- Carlo Minnaja (1 2008). “Modesta dimensie, granda spirite”, Esperanto (eo) (1210 (1)), p. 14. Recenzo pri la libro Vivo de Zamenhof.
|