Pritzker-premio | ||
arkitektura premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Pritzker family | |
Lando | Usono | |
Fondita de | Jay Pritzker vd | |
Fondita en | 1979 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Pritzker-premio estis kreita en 1979 de Jay A. Pritzker (posedanto interalie de la hotelĉeno Hyatt) kaj aljuĝata ĉiujare. Ĝi estas la plej grava kaj respektata premio pri arkitekturo en la mondo (ĝia reputacio estas komparebla nur al tiu de Nobel-premio, kaj oni ofte aludas al ĝi kiel la “Nobel-premio de arkitekturo”).
Laŭ la oficiala retpaĝaro ĝi celas “omaĝi unu aŭ pliajn vivantajn arkitektojn, kies laboro montras kombinon de kvalitoj, nome talenton, larĝvidon kaj engaĝiĝon, kaj produktis realajn, signifoplenajn kontribuojn al la homaro kaj al la medio, per la arto de arkitekturo.”
Premiitoj
Listo de la premiitoj:
- 1979 Philip Johnson (Usono)
- 1980 Luis Barragan (Meksiko)
- 1981 James Stirling (Britio)
- 1982 Kevin Roche (Usono)
- 1983 Ieoh Ming Pei (Usono)
- 1984 Richard Meier (Usono)
- 1985 Hans Hollein (Aŭstrio)
- 1986 Gottfried Boehm (Germanio)
- 1987 Kenzo Tange (Japanio)
- 1988 Gordon Bunshaft (Usono) kaj Oscar Niemeyer (Brazilo)
- 1989 Frank Gehry (Usono)
- 1990 Aldo Rossi (Italio)
- 1991 Robert Venturi (Usono)
- 1992 Álvaro Siza Vieira (Portugalio)
- 1993 Fumihiko Maki (Japanio)
- 1994 Christian de Portzamparc (Francio)
- 1995 Tadao Ando (Japanio)
- 1996 Rafael Moneo (Hispanio)
- 1997 Sverre Fehn (Norvegio)
- 1998 Renzo Piano (Italio)
- 1999 Sir Norman Foster (Britio)
- 2000 Rem Koolhaas (Nederlando)
- 2001 Jacques Herzog kaj Pierre de Meuron (Svisio)
- 2002 Glenn Murcutt (Aŭstralio)
- 2003 Jørn Utzon (Danio)
- 2004 Zaha Hadid (Irako kaj Britio)
- 2005 Thom Mayne (Usono)
- 2006 Paulo Mendes da Rocha (Brazilo)
- 2007 Richard Rogers (Britio)
- 2008 Jean Nouvel (Francio)
- 2009 Peter Zumthor (Svisio)
- 2010 Kazuyo Sejima kaj Ryūe Nishizawa – SANAA (Japanio)
- 2011 Eduardo Souto de Moura (Portugalio)
- 2012 Wang Ŝu (Ĉinio)
- 2013 Toyo Ito (Japanio)
- 2014 Shigeru Ban (Japanio)
- 2015 Otto Frei (Germanio)
- 2016 Alejandro Aravena (Ĉilio)
- 2017 RCR Arquitectes (Rafael Aranda, Carme Pigem kaj Ramón Vilalta) (Hispanio)
- 2018 Balkrishna Doshi (Barato)
- 2019 Arata Isozaki (Japanio)[1]
- 2020 Yvonne Farrell kaj Shelley McNamara (Irlando)[2]
- 2021 Anne Lacaton kaj Jean-Philippe Vassal (Francio)[3]
- 2022 Francis Kéré (Burkino)[4]
- 2023 David Chipperfield (Britio)[5]
- 2024 Riken Yamamoto (Japanio)
Bildoj
- Philip Johnson, 1979
- Ieoh Ming Pei, 1983
- Richard Meier, 1984
- Oscar Niemeyer, 1988
- Álvaro Siza, 1992
- Fumihiko Maki, 1993
- Tadao Ando, 1995
- Norman Foster, 1999
- Rem Koolhaas, 2000
- Jean Nouvel, 2008
- Kazuyo Sejima, 2010
- Eduardo Souto de Moura, 2011
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Pritzker-premio
- Eminenta arkitekturisto en la panteono, sonartikolo de Paŭlo S. Viana pri Francis Kéré. Alŝutita 2022-03-22.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.