Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prionoj

Larĝbeka priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pachyptila kaj Halobaena
Familioj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj

Prionoj (aŭ foje balenbirdoj) estas malgrandaj petreloj (ĉefe de genro Pachyptila sed ankaŭ unu specio de la genro Halobaena) troveblaj kiel reproduktuloj en Suda Oceano en Antarkto kaj proksimaj insuloj. Ili formas unu el kvar grupoj ene de la Procelariedoj kun la burdopetreloj, la pufinoj kaj la fulmaroj.

Ili estas 20 ĝis 27 cm longaj kaj havas bluecgrizajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. La platebenaj bekoj (almenaŭ de tri specioj) havas filtrilajn randojn. Danke al tio ili manĝas planktonajn bestetojn.[1] La nomo “priono” devenas el greka vorto kiu signifas segilon, rilate al menciita filtrilo. Ĉiu prionoj estas maraj kaj manĝas malgrandajn krustulojn kiaj kopepodojn, ostrakodojn, dekapodojn, kaj krilon, same kiel kelkajn malgrandajn fiŝojn kiaj miktofedoj kaj nototeniedoj.

Specioj

Aldone, oni trovis restojn de fosilioj de nepriskribitaj prahistoriaj specioj. La plej aĝaj devenas el fina Mioceno (Tortoniano, el 7 al 12 milionoj da jaroj) de kuŝejo de Bahía Inglesa en Ĉilio.

Referencoj

  1. Maynard, B. J. (2003)

Literaturo

  • Brands, Sheila. Systema Naturae 2000 / Classification - Family Procellariidae -. Project: The Taxonomicon (14a Aŭg 2008). Alirita 22 Jul 2009.
  • Cherel, Y., Bocher, P., De Broyer, C., Hobson, K.A., (2002) "Food and feeding ecology of the sympatric thin-billed Pachyptila belcheri and Antarctic P. desolata prions at Iles Kerguelen, Southern Indian Ocean" Marine Ecology Progress Series 228: 263–281 Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (procellariidae)". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–127. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.