Printemps | ||
---|---|---|
Printemps | ||
department store chain vd | ||
Dum | 1865 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société par actions simplifiée | |
Fondintoj | Jules Jaluzot vd | |
Sidejo | Francio | |
Lando | Francio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Printemps (signifas « printempo » en la franca) estas firmao de francaj magazenegoj, aŭ « grandaj magazenoj » (grands magasins).
La ĉefa magazeno de la labelo troviĝas sur la bulvardo Haussmann, en la 9-a arondismento de Parizo, apud aliaj famaj luksaj magazenoj kiel Galeries Lafayette. Ekzistas ankaŭ aliaj magazenoj Printemps en Parizo aŭ en Francio. La labelo plie inaŭguris butikojn ekster Francio, ekzemple en Andoro, Tokio, Ĝido aŭ Seulo.
Historio
Printemps estis fondita en Parizo en 1865 de Jules Jaluzot, en konstruaĵo designita de Paul Sédille. La magazeno de la bulvardo Haussmann plie entenas zorge faritan, secesi-stilan kupolon. En 1975, la konstruaĵo kun sia kupolo estis agnoskita kiel historia monumento.
Eksteraj ligiloj
- (an) Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr) Informoj sur la aliaj magazenoj Printemps
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.