Daniel de Svedio | |||||
---|---|---|---|---|---|
princo de Svedujo kaj duko de Vestrogotio | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Olof Daniel Westling | ||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1973 (50-jaraĝa) en Örebro Hospital, Örebro | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Loĝloko | Palaco Drottningholm • kastelo Haga vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte • Westling vd | ||||
Patro | Olle Westling vd | ||||
Patrino | Ewa Westling vd | ||||
Gefratoj | Anna Westling Söderström vd | ||||
Edz(in)o | Viktoria de Svedio vd | ||||
Infanoj | Estelle de Svedio • Oskaro de Svedio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | personal trainer • entreprenisto • aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Reĝa familio de Svedio | |
---|---|
Reĝa familio
# = vicnumero en | |
Princo Daniel de Svedujo (naskita la 15-an de septembro 1973; oficiale registrita plena nomo Olof Daniel Westling Bernadotte, denaska nomo Olof Daniel WESTLING) estas princo de Svedujo kaj duko de Vestrogotio (Västergötland, en sudokcidenta Svedujo). Li ricevis la princan kaj dukan rangojn kaj la titolon lia reĝa alteco, kiam li edziĝis al kronprincino Viktoria en Junio 2010, kaj tiel iĝis membro de la reĝa familio de Svedujo.
Daniel Westling estis sportinstruisto kaj posedanto de gimnastikaj trejnejoj. Li konatiĝis kun la tronheredantino estante ties persona trejnisto.
Familio
Olle Westling, la patro de princo Daniel, estas emerita oficisto pri socialaj aferoj. Lia patrino Ewa Westling estas banka oficisto. Ambaŭ vivas en la komunumo Ockelbo. Daniel havas unu fratinon Anna.
Fianĉiĝo kaj edziĝo
La 24-an de februaro 2009 kronprincino Viktoria kaj Daniel Westling oficiale anoncis sian gefianĉiĝon. Ili geedziĝis la 19-an de junio 2010 en Stokholmo. Ili havas gefilojn Estelle kaj Oskaro.