Princino Akishino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
文仁親王妃紀子 | |||||
Naskonomo | 川嶋紀子 | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1966 (57-jaraĝa) en Shizuoka Saiseikai General Hospital | ||||
Religio | ŝintoo vd | ||||
Lingvoj | japana • angla • germana • japana signolingvo vd | ||||
Loĝloko | Ŝizuoka • Filadelfio • Vieno • Tokio vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Gakuŝuin • Ochanomizu University vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Imperiestra familio de Japanio vd | ||||
Patro | Kawashima Tatsuhiko vd | ||||
Edz(in)o | Fumihito, kronprinco de Japanio vd | ||||
Infanoj | Mako Komuro • Princess Kako of Akishino • Prince Hisahito of Akishino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Imperiestra familio de Japanio | |
---|---|
Imperiestra familio
| |
Princino Akishino (japane 秋篠宮紀子親王妃 Akishino no miya Kiko shinnōhi), n. Kawashima Kiko (川島紀子) (n. 11-an de septembro 1966), estas edzino de Princo Akishino de Japanio.
Kawashima Kiko naskiĝis en la prefektujo Ŝizuoka. Ŝi estas la sola filino de Kawashima Tatuhiko, profesoro en la Gakushuin-universitato, kaj Kawashima Kazuko. Ŝi plenkreskis en Usono, kie la patro instruis en Universitato de Pensilvanio. Ŝi vizitadis bazlernejon en Vieno, kiam ŝia patro laboris tie. Tiel ŝi flue parolas angle kaj germane.
Ŝi studis psikologion en universitato Gakushuin Universitat kaj diplomiĝis en 1989. Poste ŝi ekstudis por doktoriĝo, dumtempe konatiĝis kun Princo Fumihito, la pli junan fraton de kronprinco Naruhito de Japanio. Ili geedziĝis la 29-an de junio 1990 en imperiestra palasto de Tokio. Antaŭ la edziĝo, la imperiestra kortega ofico donis permeson por la princo, fondi novan familian linion. La Tennō donis al lia dua filo la titolon Akishino no miya (秋篠宮), tiel princo Fumihito iĝis princo Akishino. Per la edziniĝo, Kiko oficiale iĝis princino Akishino.
Ŝi estas patrino de tri infanoj:
- princino Mako de Akishino (眞子内親王殿下) (n. 23-an de oktobro 1991)
- princino Kako de Akishino (佳子内親王殿下) (n. 29-an de decembro 1994)
- princo Hisahito de Akishino (悠仁親王殿下) (n. 6-an de septembro 2006)