Primoŝteno | |
kroate: Primošten | |
Urbo | |
Primošten duoninsulo | |
Oficiala nomo: Primošten | |
Ŝtato | Kroatio |
---|---|
Provinco | Šibenik-Knin |
Historia regiono | 1
|
Maro | Adriatiko |
Situo | Primošten |
- koordinatoj | 43° 35′ 0″ N 15° 55′ 0″ O / 43.58333 °N, 15.91667 °O (mapo) |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 58,18 km² (5 818 ha) |
Loĝantaro | 2 828 (2011) |
Denseco | 48,61 loĝ./km² |
Urbestro | Stipe Petrina |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 22 202 |
Telefona antaŭkodo | 022 |
Aŭtokodoj | ŠI |
Ŝipokodoj | PS |
Situo enkadre de Kroatio
| |
Vikimedia Komunejo: Primošten | |
Retpaĝo: www.primosten.hr | |
Primošten estas unu el la plej belaj urboj de Kroatio. Ĝi situas en la sudo, inter la urboj Šibenik kaj Trogir, ĉe la Adriatika marbordo kaj havas ĉ. 2.900 loĝantojn. La loĝantoj vivtenas sin per turismo, fiŝkaptado kaj per vin- kaj olivkultivado. Konata en la regiono estas la ruĝa vino Babić. Primošten estas fama pro la grandaj kaj belaj vinberejoj. Foto de la vinberejoj de Primošten pendis en la UN centro en Nov-Jorko. Krom la vinberejoj, Primošten ankaŭ estas konata pro ĝia tradicia azena vetkurado kiu okazas ĉiusomere. La plej granda plaĝo de Primošten nomiĝas Raduča, kaj oni elektis ĝian pli malgrandan parton, Mala Raduča, kiel unu el la 10 plej belaj plaĝoj en Kroatio (kaj Kroatio estas, laŭ freŝdata esplorado de National Geographic magazino en Usono, la pintdestino (2006) en la mondo por somera feriado). Dum la 1960-aj jaroj (kaj poste) sur duoninsulo apud Primošten estis Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj". Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj.
Fotaro
- Vidaĵo al la sudo
- Ĉe la haveno
- Sunsubiro
- Krepusko
- Strateto
- Nordo de Primošten kun la insulo Smokvica