Jen listo de la prezidantoj de Germana Esperanto-Asocio (GEA, nomo ĝis 1909: Germana Esperantista Societo).
Du el la prezidantoj estas ankaŭ honoraj prezidantoj, ĉar ili honoriĝis kiam ili laŭplane finis sian prezidantecon kaj poste, iom ne planite, duan fojon akceptis la funkcion: d-ro Wilhelm Herrmann (ekde 1959) kaj Elsbeth Bormann (ekde 1983).
En 1983 la estraro de GEA decidis proponi la honoran prezidantecon de d-ro Siegfried Ziegler al la jarĉefkunveno de GEA en 1984 en Kassel, sed d-ro Ziegler bedaŭrinde mortis komence de tiu jaro.
- 1906-1912: d-ro Eduard Mybs
- 1912-1920: Adolf Reinking
- 1920-1925: d-ro Albert Steche
- 1925-1929: d-ro Ernst Kliemke
- 1929-1934: Arnold Behrendt
- 1934-1936: Kurt Walther
- 1936: Fritz Thieme
- 1947-1953: d-ro Siegfried Ziegler
- 1953-1958: d-ro Wilhelm Herrmann
- 1958-1961: Eduard Schoen
- 1961-1967: d-ro Wilhelm Herrmann
- 1967-1977: d-ro Werner Bormann
- 1977-1983: Elsbeth Bormann
- 1983-1989: Helmut Klünder
- 1989-1994: d-ro Wolfgang Schwanzer
- 1994-1995: Elsbeth Bormann
- 1995-1999: Frank Stocker
- 1999-2001: d-ro Rainer Kurz
- 2001-2007: Andreas Emmerich
- 2007-2013: d-ro Rudolf Fischer
- 2013-2017: Sebastian Kirf
- 2017-2023: Ulrich Brandenburg [1]
- ekde 2023: d-ro Martin Haase [2]
Referencoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.