Prezidanto porviva estas oficiala reganta titolo en respublika ŝtato. Aliaj similaj titoloj kiuj ankaŭ okazis estas Eterna Prezidanto. La titolo signifas, ke la tempolimo por la oficperiodo de la ŝtatestro estas forigita, kio ebligas al la ŝtatestro, kutime la prezidanto, resti en oficejo por la cetero de sia vivo sen devi kandidati por reelekto, kun la espero, ke lia aŭtoritato kaj legitimeco neniam estos pridisputataj. Nomante sin porviva prezidanto, la koncerna ŝtatestro intencas eksplicite subfosi la demokratian sistemon de la lando kaj oficiale atribui al si vastan diktatoran kaj aŭtokratian potenco super la registaro de la lando kaj aserti ilian aŭtoritaton en maniero kiu ne rajtas esti pridubita aŭ kritikita. Laŭleĝa kontraŭstaro do ne estas permesita. Ankaŭ ne estas nekutime por dumviva prezidanto ankaŭ adopti kulton al personeco. La povoj ĝuataj de prezidanto dumvive similas multrilate al tiuj de absoluta monarko.

La unua konata kazo estis kiam en la Romia Respubliko, la diktatoro Julio Cezaro, nomumis sin "Dictator perpetuus" (ĉiama diktatoro; diktatoro estis la titolo per kiu la estroj de la Senato estis nomumitaj en la Romia Respubliko) en la jaro 45 a.K. Origine, la posteno de diktatoro povis esti tenita nur dum ses monatoj. Lia ago estis imitita jarcentojn poste fare de la franca gvidanto Napoleon Bonaparte kiu estis nomumita "unua konsulo porviva" en 1802. Ekde tiam diversaj diktatoroj adoptis similajn titolojn, ĉu pro sia aŭtoritato, ĉu pro siaj pupoj en potenco.

Ironie, multaj el la gvidantoj, kiuj proklamis sin porvive prezidanto, ne venis al la fino de sia mandato samtempe kun siaj vivoj, sed estis demetitaj de siaj postenoj, aŭ murditaj, kvankam en kelkaj kazoj, kiel François Duvalier (Haitio), Saparmyrat Nyýazow (Turkmenio), Francisco Franco (Hispanio), José Gaspar Rodríguez de Francia (Paragvajo), Josip Broz Tito (Jugoslavio), aŭ Hugo Chávez (Venezuelo) iliaj mandatoj finiĝis per sia natura morto.

Post la morto de Hugo Chávez, la venezuela registaro deklaris la forpasintan prezidanton "Eterna Komandanto" kaj ĉiujare oni festas la naskiĝon de la eksprezidanto por memorigi lian memoron.

Post la morto de Kim Il-sung, la nordkorea registaro metis la oficejon de Prezidanto de Nord-Koreio ekster la konstitucio, kaj deklaris la forpasintan gvidanton "Eterna Prezidanto" por festi lian memoron.

Aliaj malsukcesis en sia provo nomi sin prezidanto porviva, kiel Mobutu Sese Seko en Zaire, nun Demokratia Respubliko Kongo, en 1972 [1].

Ŝtatestroj proklamitaj prezidanto dumviva

Aliaj

Ekzistas ankaŭ pluraj ekzemploj de aŭtoritatemaj prezidantoj kun longa permanenta ofico en potenco kiel ekzemple:

Ĉi-supraj povas fakte esti konsiderataj prezidantoj dumvive, ĉar la statuso kaj potencoj kiujn ili havis dum ĉio aŭ parto de ilia tempo en povo estas esence ekvivalentaj al tiuj de prezidanto porviva. La diferenco, tamen, estas, ke ĉi tiuj ne alprenis la titolon de Prezidanto dumvive kaj en kelkaj kazoj havis siajn prezidentajn mandatojn renovigitaj per regulaj elektoj por doni al ilia regado demokratan legitimecon. Kiel regulo, tamen, ili tiam uzis ampleksan balotfraŭdon aŭ alie manipulis la balotsistemon al sia avantaĝo.

Por plia legado

  • Mngomezulu, Bhekithemba Richard. (2013) The President for Life Pandemic: Kenya, Zimbabwe, Nigeria, Zambia and Malawi. Adonis & Abbey Publishers Ltd.. ISBN 9781909112315.

Referencoj

  1. Crawford Young and Thomas Turner, The Rise and Decline of the Zairian State, p. 211

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.