Prezidanto de Malavio | ||
---|---|---|
Mtsogoleri wa Dziko la Malawi | ||
Lazarus Chakwera | ||
publika posteno | ||
De | 6-a de julio 1966 | |
Unua | Hastings Kamuzu Banda | |
Nuna | Lazarus Chakwera | |
De | 2020 | |
Daŭro | 5 jaroj, renovigebla unufoje | |
Prezidanto de Malavio estas regnestro de Malavio kaj ĉefo de registraro de Malavio. Li estas elektita por kvinjara periodo. La unua prezidanto Hastings Banda deklaris sin vivdaŭra prezidanto sed foriris el la prezidanteco en 1994. Joyce Banda, la unua virina prezidanto en tuta suda Afriko, ne estas lia familiano. Oficloĝejo de la prezidanto estas domo de ŝtato en Lilongwe. Oni povas elekti saman prezidanton por du periodoj. Malavio havas prezidantan sistemon. Ĝis la jaro 1966, kiam Hastings Banda estis elektita la unua prezidanto de Malavio, la registara ĉefo estis ĉefministro.
Listo de prezidantoj
- Hastings Kamuzu Banda en la jaroj 1966–1994
- Bakili Muluzi en la jaroj 1994–2004
- Bingu wa Mutharika en la jaroj 2004–2012
- Joyce Banda en la jaroj 2012–2014
- Peter Mutharika en la jaroj 2014–2020
- Lazarus Chakwera ekde la jaro 2020.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.