Prezidanto de Kenjo | ||
---|---|---|
Rais wa Jamhuri ya Kenya | ||
Uhuru Kenyatta | ||
publika posteno | ||
De | 12-a de decembro 1964 | |
Unua | Jomo Kenyatta | |
Nuna | Uhuru Kenyatta | |
De | 9-a de aprilo 2013 | |
Daŭro | 5 jaroj, renovigebla unufoje | |
TTT-ejo | https://www.president.go.ke/ | |
Prezidanto de Kenjo estas ŝtatestro de Kenjo kaj ĉefo de registaro de Kenjo ekde 1964. Antaŭe la ŝtatestro estis Elizabeto la 2-a kaj ĉefo de la registaro ĉefministro. La prezidanto estas elektita por kvinjara periodo. Saman prezidanton oni povas elekti ankaŭ por dua periodo. Kenjo havas prezidantan sistemon. La oficloĝejo de la prezidanto estas State House en Najrobo. La nuna prezidanto estas Uhuru Kenyatta, kiu ricevis 50,1 % el la voĉoj en baloto en 2013. Samjare pozicio de ĉefministro estis nuligita.
Prezidantoj de Kenjo
- Jomo Kenyatta 1964–1978
- Daniel arap Moi 1978–2002
- Mwai Kibaki 2002–2013
- Uhuru Kenyatta 2013–.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.