Prezidanto laŭ PIV estas

  1. tiu, kiu gvidas kunvenon aŭ kunsidon (la posteno finiĝas fine de la kunveno),
  2. estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. (elektita por antaŭe difinita daŭro de kelkaj monatoj aŭ jaroj),
  3. ŝtatestro de respubliko – por emfazi ke oni intencas ĉi tiun signifon oni povas skribi kun majusklo "Prezidanto" aŭ diri "ŝtatprezidanto" (aŭ sinonime "prezidento").

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "prezidanto (de la registaro)".

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.