Prezidanta baloto de 2018 en Ĉeĥio okazis vendrede kaj sabate la 12-an kaj la 13-an de januaro 2018, la dua raŭndo okazis du semajnojn poste la 26-an kaj la 2-an de januaro. La ofico de la ĝisnuna prezidanto de Ĉeĥio, Miloš Zeman, finiĝos la 7-an de marto 2018. Temas pri la dua rekta baloto de prezidanto de Ĉeĥio, ĉar la antaŭajn prezidantojn elektis la parlamento.
El submetitaj aliĝiloj valide kandidatiĝis por la baloto 9 personoj, kiuj deklaris plenumi la necesan kondiĉon: subteno de minimuma nombro de parlamentanoj aŭ petskribo kun subskriboj de almenaŭ 50.000 balotontoj.
Rezultoj
En la unua raŭndo, en kiu voĉdonis 61,92 % da rajtigitaj voĉdonantoj, la plej altajn kvantojn da voĉoj ricevis Miloš Zeman (38,56 %) kaj Jiří Drahoš (26,60 %), kiuj avancis en la duan raŭndon.[1]
Numero | Kandidato | Nombro de voĉoj | Nombro de voĉoj en % | Vicordo |
---|---|---|---|---|
1 | Mirek Topolánek | 221 689 | 4,30 % | 6. |
2 | Michal Horáček | 472 643 | 9,18 % | 4. |
3 | Pavel Fischer | 526 694 | 10,23 % | 3. |
4 | Jiří Hynek | 63 348 | 1,23 % | 7. |
5 | Petr Hannig | 29 228 | 0,56 % | 8. |
6 | Vratislav Kulhánek | 24 442 | 0,47 % | 9. |
7 | Miloš Zeman | 1 985 547 | 38,56 % | 1. |
8 | Marek Hilšer | 454 949 | 8,83 % | 5. |
9 | Jiří Drahoš | 1 369 601 | 26,60 % | 2. |
Dua raŭndo
En la dua raŭndo voĉdonis 5 554 596 rajtigitaj voĉdonantoj. Laŭ rezultoj gajnis Miloš Zeman[2].
Numero | Kandidato | Nombro de voĉoj | Nombro de voĉoj en % | Vicordo |
---|---|---|---|---|
7 | Miloš Zeman | 2 853 390 | 51,36 % | 1. |
9 | Jiří Drahoš | 2 701 206 | 48,63 % | 2. |
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Prezidanta baloto ĉe volby.cz, la oficiala paĝo funkciigata de la Ĉeĥa statistika oficejo