Bildumilo

Bildumiloprezentiloprezentadprogramo estas komputila programaro, per kiu oni povas prezenti serion de bildoj.

Specoj

Plej simplaj bildumiloj prezentas nur pretajn bildojn. Ekzemple ili surekranigas enkomputiligitajn fotojn laŭ konstanta ritmo, eventuale adaptatante ilin al la grando de la ekrano, korektante kolorojn, kaj tiel plu.

Pli ampleksaj prezentadprogramoj ne nur enprenas bildojn, sed ebligas ilin krei. Ili disponigas internan sortimenton de figuroj (ortanguloj, elipsoj, sagoj, desegnetoj de diversaj objektoj), per kies kunmeto la uzanto preparas siajn bildojn.

Uzo

La bildojn oni povas vidi sur la komputila ekrano mem. Per videoprojekciilo oni povas ilin montri sur granda ekrano aŭ blanka muro. En ĉi lasta maniero la bildumiloj ofte estas uzataj en kompanioj aŭ en aliaj cirkonstancoj por akompano de prelegoj.

Ekzemploj

Programoj nur montraj:

  • IrfanView

Programoj ankaŭ redaktaj:

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.