Presa Esperantista Societo | ||
---|---|---|
Presa Esperantista Societo | ||
Esperanto-eldonejo vd | ||
Dum | 1904 - nekonata/nuntempe | |
Sidejo | Parizo | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Théophile Cart (administrado), Paul Fruictier (komerca direktoro), Paŭlo Lengyel (teknika direktoro) | |
Agokampo | eldonado | |
Presa Esperantista Societo estis fondita en Parizo en 1904 por la presado kaj eldonado de Esperantaj gazetoj kaj libroj. Ĝi estis la unua pure Esperantista entrepreno. Prezidanto de la administracio estis profesoro Théophile Cart, komerca direktoro doktoro Paul Fruictier, teknika direktoro Paŭlo Lengyel. Inter la gazetoj de ĝi eldonitaj la plej grava estis la Lingvo Internacia, kies redaktoro Théophile Cart, ĉiam energie batalis por la Fundamento. Danke al tiuj gazetoj kaj al la multnombraj nur purstilaj libroj, kiujn ĝi eldonis, la ŝanĝemuloj de Esperanto estis venkitaj. Post la Unua Mondmilito tiu societo devis ĉesigi sian ekzistadon kaj tute malaperis. Sed jam de 1908 la akciuloj de la societo decidis vendi la presejon al ĝia laborestro Viktoro Polgár kaj konservis nur la librejon-eldonejon.
La nomo de la eldonejo erare aperis kiel "Presa Societo Esperantista" en Enciklopedio de Esperanto.
Eldonaĵoj de la eldonejo
La produktado de la presejo kaj eldonejo estis ampleksa: Vortaroj, romanoj, revuoj. La titoloj estas troveblaj en diversaj bibliotekoj, sed neniam komplete. Ekzemplo : La Lasta
- Georges Kolowrat. Faut-il réformer l'Esperanto?. 1908 (reeldono 1938).
- Georges Kolowrat. Pri la derivo en Ido kaj en Esperanto. 1909.
Bildaro
Eksteraj ligiloj
- De Lengyel, Paŭlo 1922 : El miaj rememoroj, Literatura Mondo (retajpata)
- Enciklopedio de Esperanto/P en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).