Premio David di Donatello
premiaro
Branĉoj David di Donatello Award for Lifetime Achievement
David di Donatello for Best Supporting Actor
David di Donatello for Best Actress
David di Donatello for Best Script
David di Donatello for Best Actor
David di Donatello for Best Supporting Actress vd
Nomita laŭ David
Organizanto Accademia del Cinema Italiano
Lando Italio
Fondita en 5-a de julio 1956
En TTT Oficiala retejo vd

La Premio David di Donatello estas la plej signifa itala kino-premio. La premio estas aljuĝata ekde la jaro 1956. Respondecis unue la kultura asocio Open Gate Club, sekve kaj ĝis hodiaŭ la Ente David di Donatello dell' Accademia del Cinema Italiano, kiun subtenas la naciaj asocioj de la distra industrio kaj filma komerco de Italio. Kiel trofeo la premiitoj povas hejmenporti malgrandigitan modelon de la fama Davido-statuo de la itala skulptisto Donatello (plennome Donato di Niccolò di Betto Bardi) ĉirkaŭ la jaro 1440.

La premiitoj

Plej bona itala filmo kaj Plej bona eksterlanda filmo en la unua jaro kaj ekde 2002

JaroPlej bona itala filmoplej bona eksterlanda filmo
1956Racconti romani ("rakontaj romaj")
Pane, amore e... ("pano, amo kaj...")
Lady and the Tramp (Usono, animacia filmo el la Walt Disney-Studioj)
2002Il mestiere delle armi ("la profesio pri armiloj")The Man Who Wasn’t There ("la viro kiu ne estis tie", Usono, kun Billy Bob Thornton)
2003La finestra di fronte ("la fenestro antaŭa")The/Der Pianist (Britio/Germanio, kun Adrien Brody)
2004La meglio gioventù ("la plejbona junaĝo")Les invasions barbares ("la invadoj barbaraj", Kanado/Francio, kun Rémy Girard)
2005Le conseguenze dell’amoreMillion Dollar Baby ("milion-dolara bebo", Usono, kun Clint Eastwood)
2006Il Caimano ("la kajmano")Crash ("akcidento", Usono, kun Sandra Bullock)
2007La sconosciuta ("la nekonatulino")Babel (internacia, kun Brad Pitt)
2008La ragazza del lago ("la knabino de la lago")No Country for Old Men ("neniu lando por maljunloj", Usono, kun Tommy Lee Jones)
2009GomorraGran Torino (Usono, kun Clint Eastwood)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.