Premio Ada Fighiera-Sikorska | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Ada Fighiera Sikorska | |
Fondita en | 2004 | |
La premio Ada Fighiera-Sikorska inter la jaroj 2004 kaj 2018 en ĉiu aŭtuno atribuiĝis kadre de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio. Ĝi memorigis pri la la pola-itala esperantistino Ada Fighiera-Sikorska, en 1962 transpreninta de Teodor Jung la gazeton Heroldo de Esperanto, kaj ĝin redaktinta dum 36 jaroj ĝis sia forpaso: unue, dum 17 jaroj en Bruselo, poste, dum 9 jaroj en Madrido, fine, de 1988 ĝis 1996, en Torino. La Premio konsistis el medalo kaj diplomo sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperis reliefa bildo de Ada Sikorska kaj - dorse - la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.[1] Unua premiito la 3-an de oktobro 2004 en Salou fariĝis Augusto Casquero el Valencio pro sia plurjardeka sindediĉa agado por Esperanto en diversaj landoj kiel kursgvidanto, preleganto, organizanto de multaj naciaj kaj internaciaj kongresoj.[2].
En 2005 per la premio distingiĝis Raymond Bore.[3][4] En 2007 honoriĝis Antonio Marco Botella,[5] en 2008 Baldur Ragnarsson,[6]en 2009 Katalin Kováts,[7] kaj la 5-an de oktobro 2010 per ĝi honoriĝis Maria Rafaela Urueña Àlvarez.[8] En 2012 la premiito estis la germano Vilhelmo Lutermano,[9] kaj en 2013 la pola-germana esperantistino Alicja Lewanderska-Quednau.[10]
En 2017 premiiĝis Ana Manero kaj la projekto de bitoteko kaj en 2018 Barbara Pietrzak pro sia agado kadre de Pola radio.
Listo de premiitoj
- 2004 Augusto Casquero
- 2005 Raymond Bore
- 2006 Leo Lentaigne
- 2007 Antonio Marco Botella
- 2008 Baldur Ragnarsson
- 2009 Katalin Kováts
- 2010 Maria Rafaela Urueña Àlvarez
- 2011 Eugène de Zilah
- 2012 Vilhelmo Lutermano
- 2013 Alicja Lewanderska-Quednau
- 2014 Trini García kaj Josep Colom
- 2015 Halina Kuropatnicka-Salamon
- 2016 Zsófia Kóródy
- 2017 Ana Manero
- 2018 Barbara Pietrzak
Referencoj
- ↑ anonco pri la kreo de la premio en La Ondo de Esperanto, 2004:3
- ↑ laŭ artikolo de "Nia Voĉo", bulteno de Madrida Esperanto-Liceo, novembro 2004
- ↑ noto pri la distingigo de 2005 en retejo de la Pola Radio
- ↑ raporto pri 2005 en Ĉina Radio Internacia. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2013-10-29.
- ↑ artikolo "Verkoj de Antonio Marco" kun mencio pri la premiiĝo de 2007
- ↑ artikolo pri la semajno kaj premio de 2008 en la retejo esperanto.es de Hispana Esperanto-Federacio
- ↑ revuo Litova Stelo novembro-decembro 2010, paĝo 14
- ↑ foto pri la premiiĝo de Maria Rafaela Urueña Àlvarez en 2010
- ↑ artikolo "Jubilea semajno en Katalunio" pri la honorigo de 2012 en La Ondo de Esperanto, 2012:12
- ↑ noto "Antaŭ la mikrofono" la 5-an de septembro 2013 en la retejo pola-retradio.org