La predelo (ital. Stufe, Tritt) estas piedestalo aŭ ŝtupo, sur kiu staras retablo.
Laŭ Francisko Azorín predelo estas Benketo, laŭlonge de la kristana altara tablo, foje servanta kiel soklo de retablo k. havanta en la centra parto tabernaklon k. krucon.[1] Li indikas etimologion el la itala predella[2]
Priskribo
En la bildarto oni komprenas sub predelo la pentraĵon aŭ skulptaĵojn malsupre de retablo, tuj super la komunia tablo. La predelo ofte laŭ temo rilatas al la supre prezentitaj scenoj; ekz ĉe pasionociklo al la entombigo de Kristo. Pro la proksimeco al la altartablo (kaj pro la larĝa, malalta bildformato) ankaŭ la prezentado de la lasta vespermanĝo estas disvastigita predelmotivo. La predelon oni kelkfoje uzis kiel relikvujo.
En la skolo de Ulm preskaŭ regule en la predelo Kristo estas figurita kun krucnimbo kaj ĉirkaŭata de la dek du apostoloj.
Famaj predeloj estas:
- Duccio – la predelo de lia Maestà
- Lorenzo Monaco - Momentoj el la vivo de la sankta Benedikto (ĉ. 1407–1409)
- Luca Signorelli - Adoro de la paŝtistoj (1510–1515)
- Matthias Grünewald - La entombigo de Kristo Arkivigite je 2007-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 172.
- ↑ Azorín, samloke.