Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria) | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kristana preĝejo | |||
Informaro | |||
Eklezio: | katolika | ||
Komunumo: | Reggio di Calabria | ||
Diocezo: | Arĥidiocezo de Reggio Calabria-Bova | ||
Provinco: | Reggio Calabria | ||
Konstruado: | 1629; 1928 (nuna konstruaĵo) | ||
Stilo: | Novromaniko | ||
Geografia situo | 38° 11′ 2″ N, 15° 38′ 25″ O (mapo)38.18415.6403Koordinatoj: 38° 11′ 2″ N, 15° 38′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Ŝtato: | ![]() | ||
La Preĝejo de Sankta Francisko de Paola (Reggio Calabria) (itale Chiesa di San Francesco di Paola (Reggio Calabria)) estas preĝejo de la 17-a jarcento kiu troviĝas en la kvartalo Catona de Reggio di Calabria, en Italio.
Historio
La historio de tiu preĝejo estas nedisigebla de tiu de la monaĥejo de Minimuloj. La unua konstruaĵo komenciĝis en 1629, sed la preĝejo estis detruita de tertremo en 1783 kaj rekonstruita poste en 1790. En 1809, La Minimuloj estis devigataj forlasi la preĝejon post la forigo de religiaj ordenoj decidita de Napoleono.
En 1849, kongregacio estis fondita en la preĝejo. La preĝejo estis rekonstruita en 1875. Nova detruo de la vilaĝo, inkluzive la preĝejon, okazis dum la tertremo de 1908. La rekonstruado de la preĝejo, kiam la vilaĝo estis rekonstruita en 1928, donis al ĝi ties nunan aspekton[1].
Arĥitekturo
La konstruaĵo, kun novromanika stilo, prezentas sur sia fasado malgrandan loĝion kaj ŝtuparojn. La ĉefa pordo montras en la supera parto mozaikon kun la bildo de Sankta Francisko de Paola kaj grandan fenestrorozon.
La sonorilejo havas fenestrojn vertikale dividitajn kaj piramidan tegmenton.
Referencoj
- ↑ itale Chiesa di San Francesco di Paola in Catona. Sistema Informativo Unificato per le Soprintendenze Archivistiche.