Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Répcelak | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Répcelak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | ĝis 2007 en Vámoscsalád, poste loke |
Dato de konsekro | 2004 |
Konsekrinto | István Konkoly |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Károly Rónai |
Konstruado | 1999–2004 |
Specifo | |
Enhaveco | 800 homoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Répcelak, Arany János utca 7 |
La paroĥa preĝejo sankta reĝo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Répcelak (Hungario).
Historio
Ĝis la 20-a jarcento plejparte luteranoj vivis en tiam vilaĝo Répcelak. Baldaŭ pluraj industriaj entreprenoj alvenis kune kun novaj loĝantoj. Inter ili estis multaj jam katolikoj. Dum la historiaj jaroj la katolikoj havis diservojn en Nick. Oni aĉetis domon, kiu estis transformita preĝdomo en 1985. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1999-2004. La orgeno funkcias ekde 2006. La paroĥa rajto alvenis en 2007, pli frue la paroĥo funkciis en Vámoscsalád.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola kaj formas oklateron. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo malreliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo, kiu funkcias tra la turo. Interne la muroj estas blankaj, ĝis tiam ne okazis pentrado. József Engelsz kreis plurajn emajlajn ornamaĵojn. En la turo unusola sonorilo loĝas.