Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szentendre | |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentendre |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
dekanujo | Szentendre |
Dato de konsekro | 1796? ortodokse |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko, sed partoj jam trakonstruiĝis |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | ĉirkaŭ 1000 sidlokoj, 200 starlokoj |
Alto | 33 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en urbo Szentendre (Hungario). Ĝi estis iam serba ortodoksa preĝejo, nun la plej granda preĝejo de la urbo. (Loke ĝi estas konata Csiprovacska [ĉiprovaĉka], kiel misa transskribo de la origina serba nomo.)
Historio
Ankaŭ depost fino de dominado de la turkoj en Hungarujo amase alvenis sudslavaj ortodoksaj rifuĝintoj ekzemple al Szentendre. Ili konstruis lignan kirkon, poste jam el ŝtono en 1751. Ekde 1856 la patronoj estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. En la sekva jarcento nombro de la sudslavoj malpliiĝis, ĉar ili hejmenvenis, precipe depost naskiĝo de Jugoslavio. La katolika eklezio aĉetis la jam superfluan kirkon dum la 2-a mondmilito. La ikonostazo estis portita al Prizren, aliaj instalaĵoj al la episkopa muzeo. La katolika eklezio renovigis ĝin en 1989, nova galerio konstruiĝis en 1997.
Konstruaĵo
La kirko situas en la urbocentro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Enirejo estas ĉe la fasado kaj navo. Freskoj interne plene mankas.
Kermesoj okazas en la 24-an kaj 29-an de junio.