Preĝejo Sankta Tomaso | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo • religia komunumo [+] | |||
Koordinatoj | 50° 5′ 19″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo)50.088614.4058Koordinatoj: 50° 5′ 19″ N, 14° 24′ 21″ O (mapo) | ||
|
|||
|
|||
Preĝejo Sankta Tomaso | |||
Vikimedia Komunejo: Church of Saint Thomas (Malá Strana) [+] | |||
Preĝejo Sankta Tomaso (ĉeĥe kostel sv. Tomáše) kun la fama Aŭgustenana monaĥejo (ĉeĥe klášter augustiniánů), fondita en la jaro 1285. La preĝejon, origine gotikan (fino de la 13-a jarcento kaj komenco de la 14-a jarcento), barokigis K. I. Dientzenhofer dum la jaroj 1725 ĝis 1731. La ĉefa portalo konservis la renesancan stilon (komenco de la 17-a jarcento). La interna riĉa ornamaĵo de la preĝejo estas barokstila; precipe bela estas la plafona fresko de V. V. Reiner (1728-1730). La monaĥejo, origine gotika, estis barokigita en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento. Al la monaĥejo apartenis jam de la faro en 1358 bierfarejo, kiu origine staris je angulo de la placo "Valdštejnské náměstí". Post la grandega incendio de la Malgranda urbo en la jaro 1541 ĝi estis restarigita en la strato "Letenská ulice".