Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Preĝejo Sankta Petro |
Preĝejo Sankta Petro Église Saint-Pierre | |||
---|---|---|---|
paroĥopreĝejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Municipo | Caen | ||
49° 11′ 2″ N, 0° 21′ 39″ U (mapo)49.1840211-0.3609046Koordinatoj: 49° 11′ 2″ N, 0° 21′ 39″ U (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | Katolika | ||
Statuso | Paroĥo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Konstrustilo | gotika - Renesanca | ||
Konstruado | 13-a - 16-a jc | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
Oficiala paĝaro | https://sites.google.com/site/saintpierrecaen/ | ||
La Preĝejo Sankta Petro (france Église Saint-Pierre) estas unu el la ĉefaj preĝejoj de la malnova urbocentro de Caen. La preĝejo estis klasita de la Historiaj monumentoj en 1840[1].
Historio
Sinsekve konata kiel Saint-Pierre de Darnetal, Saint-Pierre-sous-Caen, Saint-Pierre-du-Châtel, Saint-Pierre-en-Rive, ĉi tiu preĝejo, ofte erare nomata «katedralo» fare de turistoj, estis la plej granda religia konstruaĵo de la malnova urbocentro Bourg-le-Roi; speciala zorgo estis donita al ĝia disvolviĝo. En ĉi tiu preĝejo okazis ĉefaj publikaj ceremonioj[2]. Ekzemple, kiam Henriko la 4-a malkonfesis la protestantan religion, tiel finante la religiajn militojn, Te Deum estis kantata en preĝejo Sankta Petro en ĉeesto de la civilaj kaj religiaj reprezentantoj de la tuta urbo.
Ĝi estis fermita per dekreto de la reprezentanto de la popolo Laplanche la 20-an de novembro 1793[3] sed tamen servis kiel Templo de la Racio kaj poste de la Supera Estaĵo de 1793 ĝis 1795. Ĝi estis redonita al la katolika kulto la 4-an de junio 1795[3].
Deveno
La deveno de la preĝejo ankoraŭ ne estas konata, sed estas menciata, post 1083, en la aktaro de la Triunuo, "atrium Sancti Petri", Atrio Sankta Petro.[3] Ĝi estis rekonstruita la unuan fojon meze de la 12-a jarcento.[3].
Etapoj de la konstruo
- 13-a jc.: Ĥorejo kaj turo
- 14-a jc.: Fasado ornamita per grandega rozvitralo, gotika sonorilturo
- 15-a jc.: Navo kaj flankaj navoj
- 16-a jc. (1518): Renesanca absido
La konstruado daŭris plurajn jarcentojn sed respektis la ĝeneralan unuecon, kiu ankoraŭ hodiaŭ ofertas konsiderindajn partojn. La turo estis starigita en 1308, la dekstra alo en 1410, la maldekstra alo baldaŭ poste, la granda portalo aŭ Portalo Nova en 1384. La norda fasado estis ornamita en la 14-a jarcento per grandega rozvitralo de ekstrema malpezeco. En la 14-a jarcento, oni ankaŭ konstruis ĝian faman gotikan sonorilturon, konsideratan kiel «la reĝo de la sonorilturoj de Normandio» kaj kiu influis multajn aliajn monumentojn. Ekzemple, la spajro de la kapelo Notre-Dame du Kreisker en Saint-Pol-de-Léon estas forte inspirita de ĝi[4]. La flankaj navoj kaj la altaj partoj de la Navo estis konstruitaj en la 15-a jarcento laŭ flamgotika stilo. Gviditaj de Hector Sohier, la konstruoj de la absido, konstruita sur fostoj sur rivero Odon, la volboj de la ĥorejo kaj la aloj estis komencitaj en 1521 kaj probable finitaj duonjarcenton poste. Harmonie kontrastante kun la resto de la konstruaĵo, ĝi estas unu el la plej perfektaj ekzemploj de la unua Renesanco de Caen. La portalo sub la turo estis restaŭrita en 1608 kun ornamaĵoj el statuoj.
En la malfruaj 1850-aj jaroj, la nord-okcidenta piliero de la sonorilturo estis minacata de terglitoj. Arĥitekto Guy respondecis pri plifortigaj konstrulaboroj[5].
En la nokto de la 8-a ĝis 9-a de junio 1944, la spajro de la preĝejo, tranĉita de obuso de 406 mm verŝajne pafita el kirasŝipo "HMS Rodney", kolapsis el sepdek du metroj en la navon. Komenco de fajro ankaŭ detruis la tegmenton. Rekonstruita en 1957, la sonorilturo hodiaŭ estas sepdek kvin metrojn alta, ses metrojn pli ol la turoj de Notre-Dame, kies malgranda spajro altis naŭdek ses metrojn.
En la 21-a jarcento, la preĝejo estis la temo de pluraj restaŭrigaj kampanjoj: nord-orienta fasado, absid-fundo, poste fasado sur placo Saint-Pierre kaj sonorilturo. En 2019, sunhorloĝo el la 18-a jarcento estis malkovrita dekstre de la preĝeja portalo[6].
Norda fasado
- Fino de 19-a jc.
- Komenco de 21-a jc.
Arĥitekturo
Gotika kaj renesanca arĥitekturo devenanta de la 16-a jarcento, kun apogarkoj kaj romp-arkoj, poste duonciklaj arkoj. Antaŭeniĝo en la fundo de la preĝejo malantaŭ la navo estas distribuita sur kolonoj, malprofunda kapelo, kiu similas iom malaltan navon kun simplaj volboj.
- Gotikaj volboj de la navo
- Renesanca absid-fundo
- Volboj de la ĥorejo
Orgeno
Meĥanike enŝaltebla orgeno estis instalita de Jean-François Dupont en 1997. Ĝi anstataŭigas instrumenton Danion-Gonzales mem anstataŭante Cavaillé-Coll detruitan dum la milito en 1944. Pendigita sur la maldekstra flanko de la navo, ĝi do estas hirundnesta.
Registroj
|
|
|
|
Bibliografio
- Huard, Georges. (1925) La Paroisse et l'Église Saint-Pierre de Caen, des origines au milieu du XVIe siècle, Mémoires de la Société des Antiquaires de Normandie XXXV. Caen: Jouan.
Referencoj
- ↑ Slipo n°PA00111139. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Patry, Robert. (1983) Une ville de province : Caen pendant la Révolution de 1789. Condé-sur-Noireau: Éditions Charles Corlet.
- 1 2 3 4 Huard, Georges. (1925) La Paroisse et l'Église Saint-Pierre de Caen, des origines au milieu du XVIe siècle, Mémoires de la Société des Antiquaires de Normandie XXXV. Caen: Jouan.
- ↑ Pierre Chirol, « Le pays normand et son architecture », en La Construction moderne, 45e année, n°3, 20 octobre 1929, p.38
- ↑ (1860) “Congrès de Cherbourg | Reconstruction d'un des piliers de l'église Saint-Pierre de Caen”, Annuaire des cinq départements de la Normandie, p. 425–427.
- ↑ Fresnais, Raphaël (21 marto 2019). “Caen : un cadran solaire rare découvert sur l’église Saint-Pierre”, Ouest-France (fr).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Église Saint-Pierre de Caen en la franca Vikipedio.