Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Nemeskér | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nemeskér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Csepreg |
paroĥo | Lövő (zorganta paroĥo) |
Dato de konsekro | 1739 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Nemeskér (Hungario).
Historio
La gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. En la 17-a jarcento estis tempo, kiam la paroĥa titolo estis forigita, tiutempe ofte malkonsentoj okazis en inter katolikoj kaj luteranoj. En 1732 la kirko barokiĝis. La orgeno estis farita antaŭ ol 1800.
Konstruaĵo
La preĝejo situas ĉe vojkruciĝo en malgranda parko. Ĉe la kirko estas videblaj ŝtona kruso kaj statuo. La fasado estas simetria, nur la lignaj ornamkrucoj rompas la perfektan simetrion. La kvadrata turo plene reliefas, la ĉefenirejo estas tra la turo. Plurlatera piramido estas la turopinto. La alia enirejo funkcias en flanko de la navo. Maldekstre sakristio aliĝas al la navofino. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Ladislaon inter statuoj de Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. La barokaj predikejo kaj altaro estis kreitaj en la 18-a jarcento.
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- Arkivigite je 2020-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Fasado
- Navo
- Absido
- Interno
- Orgeno
- Fresko