Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Újkígyós | |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Újkígyós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Gyula |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Antal Cziegler |
Konstruado | 1856–1858 |
Specifo | |
Enhaveco | 240 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 5561 Újkígyós, Kossuth Lajos u. 39. |
La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria origine hungare Szűz Mária Neve estas sakrala konstruaĵo en Újkígyós (Hungario).
Historio
En 1814 amase alvenis katolikaj kamparanoj, ili fondis paroĥon post 2 jaroj. Ŝajnas - tie estis malnova kirko. Fakte kirko konstruiĝis inter 1856-1858. Interne la orgeno funkcias dekomence. La freskoj estis pentritaj en 1901. Károly Fischer pentris la ĉefaltaran bildon. La 3 sonoriloj estis kreitaj en 1853, 1924 kaj 1994. En la jaroj 2008 kaj 2009 la preĝejo plene estis renovigita.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola, sed antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre malgranda ronda fenestro estas videbla, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Apud la enirejo pordo estas po unu niĉoj, ene statuoj pri Sanktaj Francisko kaj Vendelo. La navo finiĝas en arka absido.