Preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
![]() Preĝejo Elizabeto de Hungario en Nyírlugos | |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírlugos |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Debrecen |
paroĥo | zorganto en Nyírábrány |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1851–1859 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika monumento historia (deklarita en 1999) en urbo Nyírlugos (Hungario).
Historio
En fino de la 17-a jarcento la tiama vilaĝo senhomiĝis, sed en la frua sekva jarcento alvenis hungaroj kaj rutenoj. La katolikoj konstruis la preĝejon nun videblan inter 1851 kaj 1859. La paroĥo estis fondita en 1870. La orgeno ekfunkciis en 1892, ĝi estis trakonstruita en 1976.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La turpinto estas piramida. Meze malsupre la enirejo troviĝas, super la pordo duonronda fenestro videblas. La fasado havas ankaŭ du niĉojn, ene statuoj pri Elizabeto de Hungario kaj Stefano la 1-a (Hungario). La navo finiĝas en multangula absido, sed ankaŭ sakristio aliĝas al tio. Interne la freskoj prezentas vivon de Elizabeto.