Preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
![]() Preĝejo Elizabeto de Hungario en Mátraszőlős | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mátraszőlős |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Pásztó |
paroĥo | loke, sed la zorganta paroĥo en Pásztó |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mátraszőlős.
Historio
En eklezia fonto la unua mencio okazis en 1229, sed laŭ aliaj fontoj ĉi tiu kirko estis konstruita en la 14-a jarcento kaj pligrandigita en la sekva jarcento, en 1611, 1669 kaj 1778 renovigita. La baroka aspekto estas videbla ekde 1669. La turo estis konstruita en 1864 el ŝtonoj de la malkonstruita defenda muro. Aparta sonorilostablo funkciis apud la kirko inter 1715-1829. Oni malkonstruis la sakristion en 1905, sed oni konstruis pli novan en la alia flanko. En 1925 pluraj trakonstruoj okazis kaj inter 1969-1971 post arkeologia esploro plena restaŭro okazis. Ekde tiam estas videblaj kelkaj restintaj freskoj.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola sur monteto en interno de la vilaĝo. La navo finiĝas en oklatera absido kun pilieroj. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo. Interne la altaroj estis faritaj en 1669. La du flankaj altaroj estas dediĉitaj al Senmakula Koncipiĝo kaj Sankta Nikolao. Sur la muroj estas videblaj freskoj el la 14-a jarcento.
Kermeso okazas en la 19-a de novembro.
Fontoj
- Flanka ekstera parto
- Enirejo
- Fenestro
- Sanktejo
- Interna parto
- Enireja parto
- Predikejo
- Fresko