Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pratteln (stacidomo). |
Pratteln | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Liestal |
Koordinatoj | 47° 31′ 2″ N 7° 41′ 41″ O / 47.51722 °N, 7.69472 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 2″ N 7° 41′ 41″ O / 47.51722 °N, 7.69472 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 15 120 |
Areo | 10,07 km² |
Alteco | 296 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4133 |
Komunumkodo | 2831 |
Pratteln estas urbo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 15 120 loĝantojn je la 30-a de septembro 2008.
Datumoj
- Eksterlandanoj: 37.4 %.
- Religioj: 38 % protestantismo, 30 % katolikismo
Geografio
Pratteln situas je alteco de 298 m s.m., la nordon limon de la komunuma teritorio formas la rivero Rejno, kiu estas la landlimo kun Germanio.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Pratteln limas al Augst, Füllinsdorf, Frenkendorf, Muttenz, Gempen (Kantono Soloturno), kaj aliflanke norde de la Rejno Grenzach-Wyhlen en Germanio.
Trafiko
Tra la stacidomo de Pratteln pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko unuflanke kaj de Bazelo tra Liestal al Olten kaj Berno respektive al Araŭo kaj Zuriko.
Pratteln estas ankaŭ konektita al la tramreto de Bazelo.
Vidindaĵoj
- Malnovaj borturoj de la Rejnsalminejo el la jaro 1837
- Malnova reformita preĝejo, kiu formas la kernon de la unua setlejo. La hodiaŭa preĝejo estas konstruita sur romana fundamentoj.
- Civitana domo, temas pri vilaĝa muzeo en kamparana domo el la 16-a jarcento.
- Bieno Joerin, bazela kamparbieno el la 18-a jarcento.
- Kastelo Pratteln, iama lagetkastelo el la jaro 1275.
Historio
En 1974 estis trovita en la strato Hohli Gass malnovŝonepoka pugnokejlo kiu datas proksimume el la jaro 450000 antaŭ Kristo. Temas verŝajne pri la plej malnova homa artaĵo en Svislando.
La unua dokumenta mencio de Pratteln datiĝas el la jaro 1102 kiel Bratello. La preĝejo de Pratteln estis la unuan fojon skribe menciita en la jaro 1250.
Vidu ankaŭ
Esteraj ligiloj
|