Pratibha Ray
Persona informo
ପ୍ରତିଭା ରାୟ
Naskiĝo 21-an de januaro 1943 (1943-01-21) (81-jaraĝa)
en Jagatsinghpur district
Lingvoj odia vd
Ŝtataneco Barato Brita Hindio Dominio de Barato vd
Alma mater Ravenshaw College Ravenshaw University vd
Profesio
Okupo verkisto romanisto verkisto de vojaĝa literaturo novelisto vd
Verkado
Verkoj Ullanghan 
Yajnaseni vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Pratibha RAY [pratibhaa raaj] odie: ପ୍ରତିଭା ରାୟ (naskiĝis la 21an de januaro 1943 en la vilaĝo Albol en Odiŝo, Barato) estas verkistino kaj edukistino. Ŝi verkis poemarojn, romanojn, novelarojn, eseojn kaj vojaĝlibrojn. En 2011, ŝi gajnis la premion Gjanpith.

"Same kiel mi, ĉiu verkisto revas pri pli bona mondo, pli humana, bazita sur la amo kaj la paco", ŝi diris en intervjuo en 2012.[1]

Ŝia romano Jaagjaseni (1984) rakontas la Mahabharaton de la perspektivo de Draŭpadi, la edzino de la Pandavoj. Ĝi gajnis premiojn, kaj estis tradukita en plurajn lingvojn inkluzive la anglan kaj la hungaran.

Referencoj

  1. Nur virino povas kompreni la doloron adapti al nova situacio - intervjuo kun Pratibha Ray (anglalingva)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.