Donneloye | |
---|---|
Blazono de Donneloye | |
Donneloye | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 44′ 42″ N 6° 42′ 59″ O / 46.74500 °N, 6.71639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 42″ N 6° 42′ 59″ O / 46.74500 °N, 6.71639 °O (mapo) |
Areo | 9,01 km² |
Alteco | 540 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1407 |
Komunumkodo | 5913 |
Situa mapo de Donneloye | |
Donneloye estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 744 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Donneloye situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la orienta bordo de la rivero Mentue proksimume 7 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Donneloye, Gossens, Mézery-près-Donneloye kaj Prahins, kaj la setlejoj Le Moulin, En Jon, kaj Moulin Isard.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,01 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Donneloye limas en nordo al Yvonand, en nordoriento al Molondin, en oriento al Démoret, en sudoriento al Montanaire, en sudo al Bioley-Magnoux, en sudokcidento al Orzens, kaj en okcidento al Croney.
Trafiko
Tra Donneloye pasas la vojo de Moudon al Yverdon-les-Bains kaj konekta vojo kondukas al Yvonand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Donneloye datiĝas el la jaro 1150 kiel Donnolui. Donneloye estis ek de la 12-a jarcento senjorujo. En la jaro 1380 post la formorto de la nobela familio de Donneloye la senjorujo estis dividita. En la jaro 1652 preskaŭ la tuta senjorujo apartenis al la familio Loys-Villardin, kiu ĝin vendis en la jaro 1711 al Berno, kiu tie jam posedis senjoran domon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Donneloye estis la sidejo de subvokta tribunalo de la berna Voktejo Yverdon, kiu post la revolucio fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis surbaze de la administra reformo de 2006 integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Gossens kaj Mézery-près-Donneloye, kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2012 ankaŭ Prahins estis integritaj al la komunumo Donneloye.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Donneloye en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-27)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Donneloye – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Kastelo de Donneloye