Sub prahejmregiono oni komprenas la verŝajnan regionon, en kiu certa komuna praformo de iu lingvofamilio estis parolata, kaj kiun oni per lingvistikaj metodoj konklude eltrovis.
Ĉar oni povas konkludi praformojn sur diversaj evoluŝtupoj, ekzistas ankaŭ epoke sinsekvaj "prahejmregionoj". Hodiaŭ ekzemple kelkaj lingvistoj supozas, ke la prahejmregiono de la hindeŭropanoj estis norde de la Nigra Maro kaj ke la prahejmregiono de la "proto-germanoj" estis en Sudskandinavio, Danio kaj Nordgermanio. La Pripjat-marĉoj (inter Pollando, Belorusio kaj Ukrainio) estas supozataj kiel prahejmregiono de la "proto-slavoj".
La Araba duoninsulo estas rigardata kiel prahejmregiono de ĉiuj ŝemidoj, Centrazio kiel prahejmregiono de ĉiuj turkaj etnoj. Sed Centrazio ankaŭ estas supozata ebla prahejmregiono de la hineŭropanoj respektive de la arjoj. Oni devas konstati, ke por ĉiuj tiuj lokigoj ankoraŭ ne ekzistas nedubleblaj pruvoj.
Literaturo
- Harald Wiese: Eine Zeitreise zu den Ursprüngen unserer Sprache. Wie die Indogermanistik unsere Wörter erklärt, Logos Verlag Berlin, 2007, ISBN 978-3-8325-1601-7 (germanlingva).
Vidu ankaŭ
- Lulilo de Eŭropo, influo de la greka altkulturo al la eŭropaj kulturoj.
- Ĝermana substrathipotezo, specialaj elementoj de hindeŭropaj lingvoj en meza Eŭropo.
- Kurgan-hipotezo, transpreno de lingvoformoj el la orienta Eŭropo (ĝis Centrazio).