Pradejón | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of La Rioja | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 817 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 20′ N, 2° 4′ U (mapo)42.334444444444-2.0680555555556Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 361 m [+] | ||
Areo | 31,76 km² (3 176 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pradejón [+] | |||
Pradejón [pradeĤON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Calahorra, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Pradejón estas etimologie komprenebla kiel Herbejeto aŭ Paŝtejeto. Ĝi famas pro produktado de ĉampinjonoj.
Geografio
Pradejón estas sur la valo de la rivero Ebro, norde de la komarko, en la limo de Rioĥo kun Navaro kaj sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon. Pradejón havas apartan bonkvalitan komunikadon ĉar ĝi estas inter la nacia ŝoseo N-232, paralela al la fluejo de la rivero Ebro kaj la aŭtovojo AP-68 kun Calahorra sudoriente, kaj Logronjo nordokcidente trans Ausejo kaj Agoncillo.
Limas norde kun Navaro, nome kun Lodosa, en Monte Alto (474 msm) kaj Sartaguda kiu separas ĝin el la rivero Ebro; sude kun Calahorra, Autol kaj Quel; oriente kun Murillo de Calahorra kaj la teritorioj de La Plana kaj Valroyuelo (ambaŭ de Calahorra); kaj okcidente kun la teritorioj de Piñuela, Los Horcajos, Campo Viejo kaj Noceleón (de El Villar de Arnedo kaj Arnedo).
Historio
Aperis restaĵoj de prahistorio kaj de romia epoko. Fondita en la Mezepoko fare de kolonoj.
Aktualo
La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male en Pradejón, kie oni altiĝis el 1 847 loĝantoj ĝis nunaj 4 000.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj ĉefe fungoj). Ĉio estas sen irigacio spite la proksimecon de la rivero Ebro. Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la aparta turo de la preĝejo, Jakoba Vojo, vitgardejoj ktp.
Bildoj
- Industria zono.
- Murpentraĵo pri rura vivo.
- Aparta turo de la preĝejo.