Prévondavaux
Blazono de Prévondavaux
Blazono de Prévondavaux
Blazono de Prévondavaux
Prévondavaux
Prévondavaux
Prévondavaux
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
DistriktoBrojo
Koordinatoj 46° 43′ 40″ N  47′ 36″ O / 46.72778 °N, 6.79333 °O / 46.72778; 6.79333 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 40″ N  47′ 36″ O / 46.72778 °N, 6.79333 °O / 46.72778; 6.79333 (mapo)
Nombro de loĝantoj64
Areo1,80 km²
Alteco688 m super marnivelo
Poŝtkodo1410
Komunumkodo2038
Mapo de Prévondavaux
Mapo de Prévondavaux
Mapo de Prévondavaux

Prévondavaux (malnova germanlingva nomo Tiefental) estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 64 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Prévondavaux estas malgranda komunumo en la friburga eksklavo Surpierre en la ebenaĵo de la rivero Brojo, proksimume 12 kilometrojn okcidente de Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Prévondavaux kaj la setlejo Les Noyers kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,80 km², de kiuj 32,2% estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Prévondavaux limas en nordo al Combremont-le-Petit (VD) en nordnordoriento al Cheiry, en oriento al Forel-sur-Lucens (VD), en sudoriento al Villars-le-Comte (VD), kaj en sudo kaj okcidento al Denezy (VD).

Trafiko

Tra Preevondavaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Estavayer-le-Lac al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente apud Estavayer-le-Lac. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Prévondavaux datiĝas el la jaro 1403 kiel Profunda vallis. Dum mezepoko Prévondavaux estis aparta savoja kaj poste friburga senjorujo. Ek de 1603 ĝi apartenis al la Voktejo Vuissens. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Estavayer, kun kiu ĝi en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis atribuita al la distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.