Prémanon | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | Jura | ||
Arondismento | Saint-Claude | ||
Kantono | Morez | ||
INSEE kodo | 39441 [+] | ||
Poŝtkodo | 39220 • 39400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 222 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 28′ N, 6° 2′ O (mapo)46.4619444444446.0313888888889Koordinatoj: 46° 28′ N, 6° 2′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 28,18 km² (2 818 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Prémanon [+] | |||
Prémanon (prononcu: [Premanõ]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté. Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 222 loĝantoj sur areo de 28,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Claude kaj al la kantono Morez.
La komunumo situas ĉe la svisa landlimo, ĉirkaŭ 90 km (birdfluge) sude de Besançon, kaj ĉ. 124 km (birdfluge) nord-oriente de Liono.
La ĉefurbo situas apud la regiona naturrezervejo de de alta Ĵuraso. Riveroj Valserine kaj La Biennette (alfluanto de rivero Bienne) tie fontas, kaj rivero Bienne (kiu tie nomiĝas Bief de la Chaille) faras ĝia nord-orienta limon kun Les Rousses. La komunumo estas parto de la skiadkampo de Les Rousses.
En la komunumo estas nenia koncentrata urbo; ĝi komponiĝas el vilaĝoj. Krom Prémanon, estas Beauregard, Les Rivières, Les Arcets, La Darbella, Les Jouvencelles, Les Jacobeys, Le Tabagnoz.
La najbaraj komunumoj estas okcidente Longchaumois; nord-oriente: Les Rousses; oriente: Saint-Cergue, Gingins kaj La Rippe (ĉi-tiuj tri urboj en Svislando, kantono Vaŭdo); kaj sude: Divonne-les-Bains, Lajoux kaj Lamoura.
Konataj lokanoj
- Paul-Émile Victor plurfoje restadis en Prémanon. Lia amiko Pierre Marc tie fondis muzeon pri li kaj liaj polusaj esploroj.
- Pierre-Hyacinthe Caseaux, najlfaristo en vilaĝo Les Rivières, elpensis fabriki okulvitrojn el drato. Tiel komencis industrio pri okulvitroj en Morez en mezo de la 19-a jarcento.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ