Povina | |
hungare: Gerebes | |
municipo | |
Oficiala nomo: Povina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Kysucké Nové Mesto |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Montaro | Kisuca montetaro |
Rivero | Kysuca |
Situo | Povina |
- alteco | 375 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 18′ 39″ N 18° 48′ 53″ O / 49.31083 °N, 18.81472 °O (mapo) |
Areo | 19,12722 km² (1 912,72 ha) |
Loĝantaro | 1 151 (31.12.2010) |
Denseco | 60,18 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1438 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 023 33 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | KM |
NUTS | 509370 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Povina | |
Retpaĝo: www.povina.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Povina (hungare Gerebes [gerebeŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Povina etendiĝas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Čadca-Žilina, sed fervojo en la sama direkto estas proksime. Žilina troviĝas je 12 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1438 en formo "Povina". En 1598 oni komputis tie 10 familiojn pagantajn impostojn kaj muelejon. En 1784 559 vilaĝanoj loĝis en 88 domoj, en 1828 920 vilaĝanoj loĝis en 104 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Povina, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gerebes 715 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Povina 1122 homoj, (1103 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika kapelo omaĝe al Dipatrino el la 18-a jarcento, post 2 jarcentoj renovigita
- fonto havanta sulfuron