Potsdama stacidomo de Berlino | ||||
---|---|---|---|---|
Originala nomo | Berlin Potsdamer Bahnhof | |||
la stacidomo ĉirkaŭ la jaro 1850 | ||||
eksa fervoja stacidomo • kapostacio | ||||
Situo | ||||
Lando | Germanio | |||
Loko | Berlino | |||
Geografia situo | 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 32″ O (mapo)52.5070313.37553Koordinatoj: 52° 30′ 25″ N, 13° 22′ 32″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Historio | ||||
Malfermo | 1838 | |||
Aktuala stato | Detruita | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
La Potsdama stacidomo de Berlino - germane Berlin Potsdamer Bahnhof - estis la unua fervoja stacidomo en Berlino. Ĝi estis en la urbocentro proksime de la Potsdama placo (Potsdamer Platz). La stacio estis malfermita en 1838 sur la unua Prusa fervoja linio. Dum pli ol cent jaroj ĝi servis longdistancan kaj antaŭurban trafikon. De 1869 ĝis 1872 la finstacio estis principe rekonstruita kaj en 1891 du stacidomaj aloj, la Potsdamer Ringbahnhof kaj la Wannseebahnhof, estis aldonitaj. Ĝi perdis parton de siaj devoj por loka trafiko en 1939 kiam la proksima subtera stacio Potsdamer Platz en la nord-suda tunelo estis malfermita. En februaro 1945 la stacidomo pereis pro la Aliancaj aviadilaj atakoj sur Berlino. Post la Dua mondmilito, parto de la ringostacio estis nelonge uzita denove por antaŭurba trafiko ĝis 1946. La kargostacio antaŭ la pasaĝerstacio restis parte en operacio dum la Berlina dividado. Intertempe ĉiuj fervojaj sistemoj kaj konstruaĵoj estis malmuntitaj. Sur la antaŭa stacidomo estas plejparte verdaj areoj, kelkloke ankaŭ loĝkvartaloj.
En la Esperanta literaturo
La stacidomo cetere prezentiĝas en la originale esperantlingva romano Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz.