La Poto de Zamoro, Eburpoto de Zamoro aŭ Eburskatolo de Zamoro (en hispana Bote de Zamora) estas konsiderata unu el la juveloj de la islama arto kaj el arto sur eburo nome poto fabrikita el eburo de elefanto, data el la epoko de la kaliflando de la Umajadoj en Iberio, tiam nomata Al-Andalus.
Historio
La ujo estis trovita de arkeologoj en la antikva urbo de la Kaliflando de Kordovo, nome Madinat al-Zahra, (la urbo de Zahra), fondita de la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a (Abd al-Rahman la 3-a, al-Nasir), kaj kiu estis situanta je ĉirkaŭ 5 km disde Kordovo en direkto okcidente.
La skatolo estis tajlita dum la Kaliflando de Kordovo, fare de nekonata artisto, el kiu oni konas nur la kromnomon "El maestro de Zamora" (la zamora majstro), en la jaro 964, kaj elstaras pro sia nekredebla detalaro kaj fajneco realiga.
Ĝi enhavas enskribaĵojn kiuj indikas, ke temas pri donaco de la kalifo Abû al-`Âs al-Mustansir bi-llah al-Hakam ibn `Abd ar-Rahman (en araba, أبو العاص المرتضى الحكم بن هشام), plej konata kiel Al-Hakam la 2-a aŭ Alhakeno la 2-a (Kordovo, 13-a de januaro de 915 - Samloke, 16-a de oktobro de 976), dua kalifo de Umajadoj de la Kordovo, ekde la 16-a de oktobro de 961 ĝis lia morto, al la eŭska-navara Subh, konkubino kaj patrino de ties heredonto Hiŝam la 2-a en la jaro 964 de la Heĝiro.
Oni nomas ĝin Bote de Zamora, ĉare antaŭ esti en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio ĝi formis parton de la nomita "Trezoro de la Katedralo de Zamoro" kaj krome en la poto estas enskribaĵo per kiu oni scias, ke oni konis la fabrikintan artiston per la nomo "Maestro de Zamora" (zamora majstro).
Konservado
La poto ekspozicias en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido, kaj antaŭe formis parton de la "Trezoro de la Katedralo de Zamoro".
Karakteroj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
- Instituto Cervantes, Al-Andalus Arkivigite je 2010-11-12 per la retarkivo Wayback Machine